Jenaz (komunumaro)


La komunumaro Jenaz estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 1962 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Jenaz.

Komunumaro Jenaz
Blazono de la komunumaro Jenaz
Jenaz
Mapo de la komunumaro Jenaz
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Jenaz
Koordinatoj  46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O / 46.917; 9.717 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O / 46.917; 9.717 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1962 (2009-12-31)
Areo 84,59 km²
Loĝantardenseco 23 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Jenas situas norde de la montoĉeno Hochwang, kies kresto estas ĝia suda limo. En nordo ĝi etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Landquart.

Komunumoj de la komunumaro Jenaz redakti

La komunumaro Jenaz konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj Jenaz estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Fideris 613 25.36 3861
  Furna 205 33.32 3862
  Jenaz 1144 25.91 3863
Totale 3 1962 84,59

Historio redakti

La komunumaro Jenaz estis kreita 1851 kadre de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. Ĝis 1985 la komunumaro Jenaz apartenis al la distrikto Oberlandquart. Kun efiko de la 1-a de januaro 1986 la komunumaro Jenaz estis integrita al la distrikto Prättigau/Davos. En la jaro 2000 en Jenaz estis inaŭgurita lerneja centro kun sekundara lernejo por la tuta komunumaro.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti