Jenin

palestina urbo en Cisjordani

Jenin (laŭ angla transskribo) aŭ Ĵenin (Pri tiu ĉi sono aŭskulti, laŭ elparolo), origine arabe جنين, estas palestina urbo en Cisjordanio, kun kelkaj dekoj da miloj da loĝantoj. Ĝi enhavas kvartalon nomata "rifuĝeja kampo", kie vivas multaj devenantoj de arabaj rifuĝintoj kiuj devis forlasi Israelon en 1948.

جنين   Ĵenin
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 28′ N, 35° 18′ O (mapo)32.46111111111135.3Koordinatoj: 32° 28′ N, 35° 18′ O (mapo) [+]
Areo 37,3 km² (3 730 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
جنين   Ĵenin (Palestina aŭtonomio)
جنين   Ĵenin (Palestina aŭtonomio)
DEC
جنين   Ĵenin
جنين   Ĵenin
Situo de جنين   Ĵenin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jenin [+]
vdr

Post la milito de 1948, la regiono estis konkerita de Jordanio, kaj post la milito de 1967 (Sestaga milito), ĝi transpasis al Israelo. En 1996, la Israelanoj transdonis la urbon al la Palestina Nacia Aŭtoritato de Jaser Arafat. La urbo rapide fariĝis centro de aktivaĵoj por la plej ekstremaj Palestinaj rezist-grupoj, sen ke la autoritatoj sukcesu haltigi tion. En aprilo 2002 Jenin kaptis la atenton de la mondo, dum la pinto de la intifado, kiam la Israela armeo eniris la urbon kun la intencon aresti multajn militantojn. Estis akra batalo, kaj la rezulto estis la morto de pli ol 50 palestinanoj, kiuj ofte estis civiluloj, kaj pli ol 20 Israelaj soldatoj. Tamen konfliktoj pluis.

La 4an de Marto 2023 kadre de pli ĝeneralaj kontraŭstaroj atako de israelaj fortoj en Jenin rezultis en morto de ses palestinanoj.