Jenins

komunumo de Svislando
Jenins
Blazono de Jenins
Jenins
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Maienfeld
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 9° 33′ 0″ O / 47.00000 °N, 9.55000 °O / 47.00000; 9.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 9° 33′ 0″ O / 47.00000 °N, 9.55000 °O / 47.00000; 9.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 858
Areo 10,54 km²
Alteco 635 m super marnivelo
Poŝtkodo 7307
Komunumkodo 3952
Mapo de Jenins

Pri la komunumo redakti

Jenins (en la romanĉa lingvo: Gianin) estas komunumo de la komunumaro Maienfeld kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 858 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Jenins situas sur la flotaĵkeglo de la sovaĝrivero Teilerrüfi, ĉe la okcidenta flanko de la monto Vilan en distanco de proksimume 3 kilometroj oriente de Rejno. Supre de Jenins situas la ruino de la Burgo Nov-Aspermont. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,5 km², de kiuj 40,1% estas kovritaj de arbaro, 48% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Jenins limas en okcidento kaj nordo al Maienfeld, en oriento al Seewis en Prättigau, kaj en sudo al Malans.

Trafiko redakti

Jenins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Maienfeld al la stacidomo de Landquart. Dum malparaj horoj la buso cirkulas ankaŭ ĝis al Bad Ragaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 situas 3 kilometrojn nordokcidente en Maienfeld.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Jenins datiĝas el la jaro 1139 kiel Uienennes. Jenins apartenis dum mezepoko al la Burgo Nov-Apsermont. Dum malfrua mezepoko Jenins formis kune kun Malans malaltan tribunalon de la Senjorujo Maienfeld. Ek de 1436 Jenins membris en la Dektribunala Federacio. En la jaro 1536 la Tri Federacioj akiris la rajtojn pri Jenins. Per la Mediacia Akto en la jaro 1803 Jenins fariĝis memstara komunumo de la Alta Tribunalo Maienfed, el kiu farigixs en 1851 la distrikto Suba Landquart kaj en la jaro 2000 la Komunumaro Maienfeld de la distrikto Landquart. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti