Jens WEISSFLOG (naskiĝinta la 21-an de julio 1964 en Breitenbrunn-Erlabrunn) estas ne plu aktiva germana skisaltisto. Kiel kvarfoja venkinto de la konkursaro Vierschanzentournee kaj dufoja mondĉampiono li estas unu el la plej sukcesaj atletoj de skisaltado. Profesie Weißflog estas elektroinstalisto.

Jens Weißflog
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1964 (1964-07-21) (59-jaraĝa)
en Erlabrunn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Okupo
Okupo skisaltisto • vintrosportisto • hotela administranto • elektristo • alpa skianto
TTT
Retejo http://www.jens-weissflog.de/
vdr
La atleto en januaro 1989.

Vivo redakti

Weißflog jam kiel 6-jaraĝulo havis la unuajn spertojn en skisaltado. La unua granda konkurso partoprenitis de li en 1977: la Spartakaj ludoj por infanoj kaj junuloj (Kinder- und Jugendspartakiade).

Liaj elstaraj sukcesoj jam en junaj jaroj rekomendis lin por la A-kadroj de nordaj sportoj de GDR. Li montris sian talentegon kiam li en 1982/83 unuafoje aperis ĉe Vierschanzentournee kaj gajnis la arĝentan medalon malantaŭ la finnon Matti Nykänen. La saman jaron Weißflog ricevis la unuan (el sume kvin) GDR-ĉampionotitolon. En la sekvinta sezono, dum kiu li ricevis la plejmulton da poentoj de ĉiuj atletoj, li estis venkinto ĉe Vierschanzentournee kun tri el kvar eblaj unuaj rangoj (en Garmisch-Partenkirchen, Insbruko kaj Bischofshofen).

Dum la Vintraj Olimpikoj en Sarajevo en la 1984-a jaro li gajnis la oran medalon sur la normala skisaltejo kaj la arĝentan sur la giganta skisaltejo. En 1984/85 li denove venkis ĉe Vierschanzentournee kaj iĝis krome mondĉampiono en Seefeld sur la normala skisaltejo (bronza medalo por la teama sukceso) kaj gajnis la arĝentan medalon dum la skifluga mondĉampionado en Kranjska Gora (Slovenio).

Malsukcesaj periodoj kaj ekfloroj redakti

Post kelkaj malsukcesoj Weißflog reekfloris en 1988/89 en Lahti per venko sur la normala skisaltejo kaj per la dua rango sur la giganta skisaltejo. En 1990/91 li finfine la trian fojon venkis ĉe Vierschanzentournee kaj gajnis du bronzajn medalojn dum la mondĉampionado en Val de Fiemme.

Lezoj kaj malfaciloj dum la stiloŝanĝo al la V-stilo malsukcesigis Weißflog kaj li ne bone pasigis la tagojn dum la Vintraj Olimpikoj de Albertville en 1992. Sed dum la Olimpikaj ludoj en 1994 en Lillehammer li denove gajnis la oran medalon sur la normala skisaltejo kaj kun la teamo (kiun konsistigis ankoraŭ Dieter Thoma, Christof Duffner kaj Hansjörg Jäkle), krome li iĝis duarangulo sur la giganta skisaltejo. En 1996 Weißflog sukcesis kiel unua atleto gajni Vierschanzentournee por la kvara fojo: post li faris same ankoraŭ la finno Janne Ahonen, en 2006.

En junio de 1996 Weißflog retiriĝis post surtapiŝa skisaltado en sia loĝloko Oberwiesenthal. Nuntempe li estas hotelestro en Oberwiesenthal.

Eksteraj ligiloj redakti