Jeremy Phillip Tarcher (1932–2015), edzo de la aktorino kaj kantistino Shari Lewis (1933-1998) kaj de Harriet Stuart, estis usona verkisto, televida produktoro kaj eldonisto. Li estas patro de verkisto Lewis Tarcher kaj frato de verkistino Judith Krantz.

Jeremy Tarcher
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1932 (1932-01-02)
en Manhatano
Morto 20-an de septembro 2015 (2015-09-20) (83-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Gefratoj Judith Krantz vd
Edz(in)o Shari Lewis vd
Infanoj Mallory Lewis vd
Profesio
Okupo verkisto • production manager vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomiĝis ĉe St. John's College en Annapolis. Komencante kiel helpisto ĉe WNEW-TV en Novjorko, en 1950-aj jaroj, li iĝis produktisto post kelkaj monatoj. Poste li estis la publikserva direktoro de la televidstacio.

En 1957 li konis prezentistinon Shari Lewis, ili geedziĝis en 1958, kaj li poste produktis ŝian sabatan matenan televidprogramon dum pluraj jaroj.

En la fruaj 1960-aj jaroj Jeremy Tarcher fariĝis eldonisto de famuloj, kiuj rezultigis tiajn komikajn titolojn kiel "Phyllis Diller's Housekeeping Hints" [Konsiloj por hejmmastrado de Phyllis Diller] kaj "Happiness Is a Dry Martini" [Ĝojeco estas seka Martini]. Li publikigis librojn de Zsa Zsa Gabor, Buddy Hackett kaj Joan Rivers, inter aliaj. Ĉe Esalen Institute, la nordkalifornia fokuso de Nov-Epoko li konis figurojn kiel Carlos Castaneda kaj Rollo May, krom Timothy Leary kaj Linus Pauling, kaj interesiĝis pri ezoteraj temoj.[1]

En 1969 li kaj sia edzino Shari Lewis verkis scenaron por epizodo "The Lights of Zetar" de Star Trek.

En 1973 li fondis la eldonejon Jeremy P. Tarcher Inc., kiu publikigis librojn de aŭtoroj kiel Napoleon Hill, Wallace D. Wattles, Dale Carnegie kaj James Allen.

Referencoj redakti