Jerome K. JEROME (naskiĝis la 2-an de majo 1859 en Walsall, Britio; mortis la 14-an de junio 1927 en Northampton, Britio) estis angla humura verkisto. En lia nomo "K" estas mallongigo de Klapka (György Klapka), tiu aldoniĝis homore al la hungara militestro.

Jerome K. Jerome
Persona informo
Jerome Klapka Jerome
Naskonomo Jerome Klapka Jerome
Naskiĝo 2-an de majo 1859 (1859-05-02)
en Walsall
Morto 14-an de junio 1927 (1927-06-14) (68-jaraĝa)
en Northampton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Oxfordshire vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St Marylebone Grammar School vd
Familio
Edz(in)o Georgina Elizabeth Henrietta Stanley Marris vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistohumuristodramaturgo • aŭtobiografo • romanisto • prozisto • aktoro • eseisto vd
Verkado
Verkoj Three Men in a Boat (To Say Nothing of the Dog) ❦
Three Men on the Bummel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej konata verko estas Tri viroj en boato (sen mencio de la hundo) (angle: Three men in a boat (to say nothing of the dog)).

Librokovrilo de Esperanta eldono de Tri homoj en boato

En 1935 eldonis ĝin Literatura Mondo en traduko de G. Badash.

Li estis filo de malriĉa familio en Londono. Kiam li havis 14 jarojn, li eklaboris kiel fervojisto. Poste li fariĝis instruisto, aktoro kaj ĵurnalisto. Li edziĝis en 1888 kaj havis unu filon. En 1893 li fondis la semajnan gazeton Today (esperante: Hodiaŭ).

En 1888 li publikigis sian unuan libron, On Stage and Off. Unu jaron poste li sukcesis per The Idle Thoughts of an Idle Fellow kaj per sia plej konata libro Tri viroj en boato. Ĝi neimiteble priskribas la travivaĵoj de tri amikoj dum boatvojaĝeto sur la Tamizo. Malpli sukcesa estis la sekva libro Three Men on the Bummel, en kiu la samaj tri amikoj vojaĝas tra Germanio.

En Esperanto aperis redakti

 
 Tre bona traduko de teatraĵo faciel ludebla en societoj. Du viraj kaj du virinaj roloj. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Eksteraj ligiloj redakti