Jerzy Perzanowski (naskiĝis la 23-an de aprilo 1943 en Aix-Les-Bains, mortis la 17-an de majo 2009 en Bydgoszcz) - pola filozofo kaj logikisto, evoluiganto de kognistiko (laŭ la angla cognitive science) en Pollando. Studojn ĉe Roman Ingarden kaj Izydora Dąmbska finis per la magistraĵo Filozoficzne uwagi o pojęciu zbioru (Filozofiaj rimarkoj pri la nocio de aro).

Jerzy Perzanowski
Persona informo
Jerzy Perzanowski
Naskiĝo 23-an de aprilo 1943 (1943-04-23)
en Aix-les-Bains
Morto 17-an de majo 2009 (2009-05-17) (66-jaraĝa)
en Bydgoszcz
Tombo Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo filozofiologikokognoscienco vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

  • Essays on Philosophy and Logic (Eseoj pri filozofio kaj logiko), Eldonejo de Jagelona Universitato, Kraków, 1987, p. 217. Redaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Logika a filozofia (Logiko kaj filozofio), speciala numero de Studia Filozoficzne (Filozofiaj Studoj), n-ro 6/7 (271/72), PWN, Warszawa, 1988, p. 316. Kunredaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Logiki modalne a filozofia (Modalaj logikoj kaj filozofio), Eldonejo de Jagelona Universitato, Kraków, 1989, p. 159.
  • Jak filozofować? (Kiel filozofii?), PWN, Warszawa 1989, p. 400. Redaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Myśląc o filozofii (Pensante pri filozofio), Znak-Idee, 4, Kraków, 1991, p. 108. Kunredaktoro kaj kunaŭtoro.
  • G. W. Leibniz: Pisma z teologii mistycznej (Skriboj el mistika teologio), Eldonejo Znak, Kraków, 1994, p. 377. Kuneldonisto kaj kunaŭtoro.
  • Filozofia/Logika: Filozofia logiczna (Filozofio/Logiko: Logika filozofio), 1994, Eldonejo UMK, Toruń 1995, p. 336. Kunredaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Byt, Logos, Matematyka (Ento, Logoso, Matematiko). FLFL 1995., Eldonejo UMK, Toruń 1997, p. 408. Kunredaktoro.
  • Logika i filozofia logiczna (Logiko kaj logika filozofio), FLFL 1996 - 98, Eldonejo UMK, Toruń, 2000, p. 499. Kunredaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Izydora Dąmbska (1904 - 1983), Eldonejo PAU, Kraków, Seria "Ludzie Nauki" (Serio "Homoj de la Scienco"), n-ro 5, 2001 r., p. 146. Redaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Od teorii literatury do ontologii świata (De teorio pri literaturo ĝis ontologio de la mondo), Eldonejo UMK, Toruń 2003, p. 403. Kunredaktoro kaj kunaŭtoro.
  • Art of Philosophy. A Selection of Jerzy Perzanowski's Works Frankfurt: Ontos Verlag, 2011.

Eksteraj ligiloj redakti