Jesús Díaz de León

Jesús DÍAZ de LEÓN (?-1919) estis meksika verkisto kaj volapukisto el Aguascalientes. Li ricevis la titolon "Caballero de Honor del Aréopago de Condecorados de todas las Naciones de Roma" ("Honora Kaveliro de la Areopago de Omaĝituloj de ĉiuj la Nacioj de Romo"), oficiro de franca Ruĝa Kruco, ano de Societo Blanka Roso de Vieno krom koresponda membro de volapuk-societoj de Germanio, Hispanio kaj Parizo.

En Aguascalientes li publikigis lokan jurnaleton pri agrokulturo El Campo kaj la lokan revuon pri pedagogio El Instructor. Li verkis multe pri filologio, volapuko ktp. krom literaturaĵojn.