Jesús Guridi Vidaola (Vitoria, 25-a de septembro de 1886 - Madrido, 7-a de aprilo de 1961) estis komponisto euska, Hispanio. Inter ties verkoj elstaras El Caserío, Diez melodías vascas kaj Amaya.

Jesús Guridi
Persona informo
Aliaj nomoj Jexux Guridi
Naskiĝo 25-an de septembro 1886 (1886-09-25)
en Vitorio
Morto 7-an de aprilo 1961 (1961-04-07) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Schola Cantorum de Paris • College of the Savior, Zaragoza • School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza
Parencoj Nicolás Ledesma
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • orgenisto
Verkoj Amaya
Ten Basque Melodies
vdr

Li estis de familio de muzikistoj. Li ricevis instruadon en religiaj lernejoj kaj poste pri violono. En 1901 li ludis sian unuan publikan koncerton en Bilbao. 18jaraĝa li eniris en la Schola Cantorum de Parizo, kaj studis orgeno ĉe Abel Decaux, komponarton ĉe Auguste Sérieyx kaj ekkonis na Usandizaga, kun kiu amikiĝos.

Li loĝis en Bruselo, kie li studis ĉe Joseph Jongen, kaj en Kolonjo ĉe Otto Neitzel. En junio de 1912 li estis nomumita direktoro de la Sociedad Coral (Koruso) de Bilbao. Tiujare mortiĝis Usandizaga.

En 1922 li edziĝis al Julia Ispizua. La geedzoj havis ses gefilojn: María Jesús, Luis Fernando, María Isabel, Ignacio, Julia kaj Javier. En 1942 li eniris en la Konservatorio de Madrido, kies direktoro li poste estos. La 7a de aprilo de 1961 li mortis subitege 74jaraĝa, en sia hejmo en la strato Sagasta de Madrido.

Lia muziko redakti

Tre influata de Wagner kaj de la muziko de la malfrua romantismo, li trovis en la radikoj de la eŭska folkloro sian inspiron kaj la unuajn notojn kiujn poste li enmetos en siaj komponaĵoj. Guridi dediĉis sin al ampleksa gamo de ĝenroj: ĉambromuziko (kordokvartetoj), voĉaj komponaĵoj (korusoj), orkestraj, religia muziko por orgeno, operoj kaj zarzueloj. Inter liaj verkoj elstaras: El caserío (1926), Diez melodías vascas (1940), Así cantan los niños (1909), Amaya (1920), Mirentxu (1910), Una aventura de Don Quijote (1916), La meiga (1929), Seis canciones castellanas (1939), Sinfonía pirenaica (1945) kaj Homenaje a Walt Disney (1956).

Katalogo de verkoj redakti

Katalogo de verkoj de Jesús Guridi
Jaro Verko Ĝenro
1905 Piezas para piano Pianomuziko
1906-07 Fantasía para gran órgano Orgenomuziko
1910 Mirentxu, opero (libreto: Alfredo Etxabe) (Bilbao, Campos Eliseos, 31a Majo 1910) Opero
1910-20 Amaya, opero (libreto: José M. Arroita Jauregi) (Bilbao, Coliseo Albia, 23a Majo 1920) Opero
1915 Leyenda vasca Orkestra muziko
1915 Así cantan los niños, por koruso kaj orkestro Korusmuziko
1916 Una Aventura de Don Quijote, simfonia poemo Orkestra muziko
1926 El Caserío, zarzuelo (libreto: Guillermo Fernández Shaw kaj Federico Romero) (Madrid, Zarzuela, 11 Nov 1926) Zarzuelo
1927 En un barco fenicio, simfonia poemo Orkestra muziko
1929 La Meiga, zarzuelo, libreto: Guillermo Fernández Shaw kaj Federico Romero) (Madrid, Zarzuela, 28 Dec 1928) Zarzuelo
1931 La cautiva, zarzuelo (L.F. de Sevilla kaj A. Carreño),) (Madrid, Calderón, 10a Feb 1931) Zarzuelo
1932 Euskal folkloreko XXII abesti Korusmuziko
1940 Diez melodías vascas Orkestra muziko
1934 Mandolinata, zarzuelo (A. C. de la Vega) (Madrid, Calderón, 17 Nov 1934) Zarzuelo
1934 Cuarteto en sol mayor Ĉambromuziko
1936 Mari-Eli, eŭska zarzuelo (Carlos Arniches kaj E. Garay) (Madrid, Fontalba, 11a Aprilo 1936) Zarzuelo
1939 La bengala, lirika komedieto (L. Tejedor, J. Huecas) (Zaragoza, Argensola, 12a Jan 1939) Zarzuelo
1939 Seis canciones castellanas [1. No quiero tus avellanas - 2. Como quieres que adivine - 3. Allá arriba, en aquella montaña - 4. Sereno! - 5. Llámale con el pañuelo - 6. Mañanita de San Juan] Voĉa muziko
1944 Peñamariana, populara verko (Romero, Fernández Shaw) (Madrido, 16a Nov 1944) Zarzuelo
1945 Sinfonía pirenaica Orkestra muziko
1949 Cuarteto en la menor Ĉambromuziko
1951 Escuela española de órgano [1. Introducción - 2. Capriccio - 3. Cantinela - 4. Himno - 5. Improvisación - 6. Canción vasca - 7. Salida - 8. Interludio - 9. Plegaria - 10. Preludio - 11. Pastorela - 12. Villancico - 13. Glosa (Puer natus est) - 14. Éxtasis - 15. Fuga - 16. Adagio - 17. Ave Maria - 18. Ofertorio I - 19. Ofertorio II - 20. Toccata] Orgenomuziko
1956 Fantasía Homenaje a Walt Disney, por piano kaj orkestro Orkestra muziko
1948 Acuarelas vascas Zarzuelo
1956 Canciones vascas [1. Ala baita - 2. Arantzazura - 3. Zorabiatua naiz - 4. Alabatua] Voĉa muziko
1913 Boga boga (Eŭkaj kantoj popularaj, 2a serio) Voĉa muziko
1913 Anton Aizkorri Voĉa muziko
((1920)) Ator, ator mutil (Kristnaska kanto) Kanto kaj piano. Poste korusa versio por "Eŭskaj kantoj popularaj 3a serio"
1946 Boda de rumbo, baleto Baleto
1948 Variaciones sobre un tema vasco Orgenmuziko. Por bando de txistulari
1944 Preludio Elegíaco Kontrabaso kaj piano
1907 Fantasía Orgenomuziko
1909 Interludio Orgenomuziko
1953 Tríptico del buen pastor [1. El rebaño - 2. La oveja perdida - 3. El buen pastor] Orgenomuziko
1955 Misa en honor del arcángel San Gabriel Muziko por koruso kaj orgeno
1922 Misa en honor a San Ignacio de Loyola, 3 voces y órgano Voĉa muziko
1918 Misa de Requiem Muziko por koruso kaj orgeno
1937 Te Deum Muziko por koruso kaj orgeno
Rosario de Navidad Tri voĉoj kaj orgeno
1907 Ave Maria Voĉa muziko
1916 Salve Koruso kaj orgeno
1915 Tantum ergo Koruso kaj orgeno
1954 8 Apuntes Para Piano [1. Amanecer - 2. Canción Vasca - 3. Danza Rustica - 4. Canto De Arriero - 5. Romanza - 6. Cortejo Funebre - 7. Rumor De Agua - 8. Marcha Humorística] Pianomuziko
1913-1923 Cantos Populares Vascos Koruso de gevoĉoj
1939 Danzas Viejas [1. Tamboreillo De Navidad - 2. Muerdago - Zortziko Del Dolor - 3. La Carrasquilla] Pianomuziko
1958 Lamento e imprecación de Agar Pianomuziko
1910 Tres piezas breves [1. Amanecer - 2. Nostalgia - 3. Serenata] Pianomuziko
1924 Vasconia [1. Viejo Carillon - 2. Leyenda - 3. En El Txakoli - Tocata Festiva] Pianomuziko