Jeseník

distrikta urbo en Ĉeĥio

Jeseník estas urbo en Ĉeĥio, signifa banloka kaj administrativa centro en Silezio. Ĝi situas en montetarregiono, ĉirkaŭata per altaj montodorsoj de montarparto Hrubý Jeseník, apartenanta al montaro Jeseníky, en larĝa valo de rivereto Bělá. En la urbo vivas 10 665 loĝantoj (2023).

Jeseník
(Frývaldov)
germane Freiwaldau
urbo
Urbodomo en Jeseník
Blazono
Oficiala nomo: Jeseník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro, Zlatohora montetaro
Rivereto Bělá
Situo Jeseník
 - alteco 432 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 47″ N 17° 12′ 17″ O / 50.22972 °N, 17.20472 °O / 50.22972; 17.20472 (mapo)
Areo 38,22 km² (3 822 ha)
Loĝantaro 10 665 (2023)
Denseco 279,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 536385
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jeseník
Retpaĝo: www.jesenik.org
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zlaté Hory - Zuckmantel, Bělá pod Pradědem, Lipová-lázně, Česká Ves kaj Mikulovice.

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita antaŭ la jaro 1267, la urbo ĝi fariĝis jam en la jaro 1295. Tiutempe ĝi estis konsisto de princlando de Nisa kaj episkopujo en Vroclavo. La hodiaŭa nomo de la urbo estas el la jaro 1947, antaŭe la urbo nomiĝis Frývaldov. La antaŭa signifa minista urbo estas dum lastaj du jarcentoj konata pli multe kiel klimata banloko. Pioniro de akvokuracado Vincenz Priessnitz (17991851) fondis ĝin en la jaro 1830. En maldekstra bordo de valo Bělá li konstruigis ampleksan banlokan komplekson Gräfenberg, kie hidroterapio fariĝis bazo por kuracado de malsanoj de cirkulorganoj, metabolo kaj glandoj kun interna sekrecio, netuberkulozaj malsanoj de spirorganoj, animperturboj kaj haŭtmalsanoj. Oni emfazis kaj ĝis nun oni emfazas movigkuracadon, plenigita de dietoterapio kaj eluzo de eminentaj turismaj kaj sportaj kondiĉoj. Sezono estas tutjara.

En la unuaj jarcento de la ekzistado de Jeseník oni ĉi tie minis oron kaj neferajn metalojn. Malintensigo de la minado signifis malrapidigon de la evoluo de urbo, al kio kontribuis ankaŭ dividiĝo de Silezio en la jaro 1742, post kiu Jeseník troviĝis en periferio de Aŭstria regno. Sed ankoraŭ antaŭe ĝi devis suferi periodon de sorĉistaj procesoj.

Impulso de la nova disvolviĝo estis fondo de la banloko kaj ties rapide disvastiĝanta fameco. En areo de la banloko kaj ĉirkaŭe de ĉirkaŭaj fontoj estas multnombraj memortabuloj kaj monumentoj kiel esprimo de dankoj por donita banloka kuracado. Kelkaj rememorigas rarajn gastojn aŭ artistojn, ekz. monumento franca (1841), hungara (1840), ĉeĥa (1874) kaj pola (1902), monumento al la oferoj de sorĉistaj procesoj, monumentoj de V. Priessnitz, jubilea el la jaro 1899 kaj monumento el la jaro 1909, busto de Nikolaj Gogol, kiu ĉi tie kuracis sin en la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento, ktp. Industriigon rapidigis konstruado de fervojo inter urboj ŠumperkKrnov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 242
18805 859
18908 435
19008 718
19109 242
19218 956
JaroLoĝantoj
19308 251
19508 583
19618 914
19709 957
198014 314
199113 039
JaroLoĝantoj
200112 700
201411 579
201611 471
201711 396
201811 271
201911 192
JaroLoĝantoj
202011 081
202110 543
202210 658
202310 665

Memorindaĵoj redakti

 
Domo de ekzekutisto
  • Domo n-ro 176 en strato Tovární ulice. Devene antaŭurba domo datita en la jaron 1782. La teretaĝa konstruaĵco kun rokoka fasado, valba tegmento kaj triparta dispozicio. La domo estas konata sub la nomo Domo de ekzekutisto. Sed la loĝejo de ekzekutisto ĉi tie ne estis.

Partneraj urboj redakti

Esperanto en Jeseník redakti

Oni fondis Esperanto-grupon tie 1923. Hodiaŭ estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj redakti