Jet Li (ĉine 李连杰|t=李連杰, n. la 26-an de aprilo 1963 en Pekino) estas ĉin-devena aktoro kaj vuŝu-luktisto.

Jet Li
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1963 (1963-04-26) (60-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉinaangla
Ŝtataneco SingapuroUsonoPopola Respubliko Ĉinio
Familio
Edz(in)o Nina Li • Huang Qiuyan
Infano Jane Li
Okupo
Okupo aktorofilmproduktorokantistoverkistofilmreĝisorosportisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://jet.li/
vdr

Kariero redakti

Li apartenas al la plej ofte ludigita luktoarto-aktoro de Holivudo. Li eklernis la vuŝu-lukton en aĝo de 8 kaj eklernis en Pekina lukto-lernejo. Post trijara intensa trejnado, Li akiris la unuan nacian ĉampionecon por la Pekina vuŝu-teamo. Li venkis kvinfoje serie de 1974 ĝis 1979 la titolon ĉina ĉamipono en moderna vuŝu.

La 1,70 m alta Li akiris ŝaton de fervoruloj kaj ĝuis kultan staton en tuta Azio. Li ludis en 1998 kun Mel Gibson, Danny Glover, Rene Russo kaj Joe Pesci en Lethal Weapon 4 kaj atingis respekton keil aktoro en Halivudo. La trarompo okazis en 2000 en ĉefrolo de la filmo Romeo Must Die. Tion sekvis filmoj kiel Kiss of the Dragon, The One, Born 2 Die, Hero, Unleashed, Fearless, War kaj The Mummy: Tomb of the Dragon Emperor, The Forbidden Kingdom (kun Jackie Chan).

Li ludis en tri partoj de The Expendables.

Private redakti

Li havas kvar gefratojn, du pli aĝajn fratojn kaj du pli aĝajn fratinojn. Li kaj lia edzino Nina Li Chi havas du filinojn.

Lia unua edzino estis Huang Chiu Yan, kun kiu li konatiĝis dum la pretigo de filmo Shao Lin xiao zi. Ili havas du komunajn filinojn.

Fine de 2013, Jet Li informis la publikon, ke li suferas jam ekde 2010 je hipertiroidismo, pro kio li ne plu povas sporti.