Jevhen Viktoroviĉ KOŜOVIJ (ukraine Євген Вікторович Кошовий; 7-a de aprilo 1983, Kivŝarivko, Ĥarkiva provinco, Ukraina SSR, Sovetunio) estas ukraina komediisto kaj televida prezentanto. Pasintece ― partoprenanto de la KGS-teamo „Va-bank“ el Luhansko (2000—2005). Ekde 2005, li estis la prezentanto de spektaĵoj „Ridigu la komikulon“ (ukraine Розсміши коміка), „Vespera kvartalo“ (ukraine Вечірній квартал), „Ligo de rido“ (ukraine Ліга Сміху).

Jevhen Koŝovij
Persona informo
Naskonomo Євген Вікторович Кошовий
Aliaj nomoj Лысый
Naskiĝo 7-an de aprilo 1983 (1983-04-07) (41-jaraĝa)
en Kivsharivka
Lingvoj rusaukraina
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Luhansk State Academy of Culture and Arts
Okupo
Okupo aktorokomikistoscenaristoprezentistokantisto • reĝisoro • gitaristo • showman • televida prezentisto • humuristoimitisto • mensludisto • KVN actor
vdr

Edziĝinta ekde 2007, lia edzino, Ksenia, estas dancistino en la baleto „Fridom“ de Olena Koljadenko.[1] Kune kun sia edzino, li kreskigas filinon Varvara kaj filon Serafim.[2]

Biografio redakti

Li naskiĝis en la familio de kaldronisto kaj infanĝardena instruistino. En 1989, la familio translokiĝis al Alĉevsko, Luhanska regiono. Li studentiĝis ĉe la aktora fakultato de la Luhanska Kolegio de Kulturo. Li studentiĝis in absentie ĉe la direkta sekcio de la Luhanska Instituto de Kulturo kaj Arto. Krome, li studis en muziklernejo por ludi saksofonon.[3]

Li estis kungastiganto de la dimanĉa matena programo „Ukrainio, leviĝu!“ en la televidkanalo „Inter“. Ekde 2012, li ankaŭ estas juĝisto de la programo „Ridigu la komikulon“. Ekde 2017, li estas ano de la ĵurio de „Ligo de rido“. En 2019, li iĝis la gastiganto de la „Ligo de rido“, anstataŭigante Volodimir Zelenskij, kiu estis elektita prezidanto de Ukrainio.

Referencoj redakti