Konovalec Jevhen (ukraine Євген Коновалець; 1891-1938) estis kolonelo, la unua estro de OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj).

Jevhen Konovalec
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1891 (1891-06-14)
en Zashkiv,  Aŭstrio-Hungario
Morto 23-an de majo 1938 (1938-05-23) (46-jaraĝa)
en Roterdamo
Tombo Crooswijk General Cemetery
Ŝtataneco Ukraina Popola Respubliko
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr
Jevhen Konovalec

Naskiĝis en nuntempa Lviva provinco, finis gimnazion en Lvivo, studis juron en Lviva Universitato. De studentaj jaroj estis ege aktiva politike. Dum la 1-a Mondmilito servis en aŭstra armeo, estis militkaptita fare de rusoj. En 1917 fuĝis de rusa milit-koncentrejo kaj atingis Kievon, kie aktive partoprenis organizadon de armeo en tempo de la Ukraina Popola Respubliko. Liberigis Kijivon de bolŝevistoj.

En komunista tempo elmigris kaj loĝis en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Italio. 1921 - revenis Lvivon. Dum la fonda kunveno de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (Vieno, 1929) estis elektita ĝia gvidanto, sur tiu posteno li sindone servis ĝis la mortigo de KGB agento en Roterdamo, 1938.

Biografio redakti

Fruaj jaroj redakti

Naskiĝis en vilaĝo Zaŝkov apud Lvivo, en tiama Aŭstrio-Hungario, la 14 de Junio 1891

En 1909 finis studon en Lviva Akademia Gimnasio kaj komencis studon en Jura fakultato de Lviva Universitato. Jam dum sia studenteco partoprenis en politiko.

En 1912 iĝis sekretario de Lviva branĉo de naci-eduka organizo "Prosvita" («Просвіта»).

En 1913 elektita en ĝenerala konsilo de Ukraina Studenta Unio, kie membris en naci-demokrata sekcio. Poste membriĝis al Junulara Frakcio de Ukraina Naci-Demokratia Partio. En 1913 konatiĝis kun Dmitro Doncov, kiu poste iĝis gravega ideologo de Ukraina naciismo.

Komenco de milita kariero redakti

Post komenco de Unua Mondmilito en la 2a de Aŭgusto 1914 estis varbita (laŭ aliaj fontoj - volontulis) en Aŭstrian Armeon, la 19-an Regimenton de Lvova Landa Defendo (19 полк Крайової оборони Львова). En Junio 1915 estis kaptita dum batalo ĉe monto Makivka. Ekde 1915 ĝis 1917 estis malliberita en milit-koncentrejoj apud Volgogrado (tiama Caricin).

Post la Februara Revolucio de jaro 1917, kune kun aliaj Galiciaj malliberuloj, kiel Andrij Melnik, Miĥajlo Matĉak, Roman Suŝko, Vasilj Kuĉabskij, Ivan Ĉmola, Fedj Ĉernik ktp, aktive faris organizan kaj propagandan laboron inter malliberitaj ukrainoj.

En Septembro 1917 li sukcesis fuĝi el koncentrejo kaj atingi Kievon. En Oktobro - Novembro 1917, kune kun Roman Daŝkeviĉ kaj aliaj membroj de Galicia-Bukovina Komitato]] kreis la Galici-Bukovina Kurenjo de Siĉ-Pafistoj, kiu baldaŭ iĝis unu el plej efikaj regimentoj de Ukraina Popola Respubliko.

Post Oktobra Revolucio redakti

Unu semajnon poste de Oktobra Revolucio, la 13 de Novembro (nova stilo), armeoj de Verĥovna Rada, la Centrala Konsilo de Ukraina Popola Respubliko, estriĝis en Kievo. En la 20-a de Novembro Centrala Konsilo deklaris Ukrainan Popolan Respublikon (UPR) kiel parton de Rusio, kaj en la 22-a deklaris aŭtonomion.

En Januaro 24-25 de jaro 1918 la Verĥovna Rada anoncis UPR sendependa. Konvalec tiam jam havis sia ege trejnita kurenjo de Siĉ-pafistoj. Ĝi senkompate subpremis laboristan ribelon en uzino "Arsenal" en Kievo kaj poste tre efike militis kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj laborista brigadoj. Kiam la Soveta Armeo atingis Kievon, siĉ-pafistoj de Konovalec kovris la fuĝon de Centrala Konsilo al Ĵitomir.

En 9a de Februaro, la Centrala Konsilo subskribis la Brest-Litovskan Traktaton kaj laŭ ĝi iĝis aliancano de Germanio. Germania armeo eniris kaj prenis teritorion de Ukrainio sub kontrolon.

En 1-a - 2- de Marto 1918 la siĉ-pafistoj kune kun Zaporoĵja Armeo kaj Sloboĵanaj hajdamakoj re-okupis Kievon, venkinte la Ruĝan Armeon. Por sia valoro, Evhen Konovalec atingis rangon de kolonelo. Siĉ-pafistoj de Konovalec efektive iĝis gardistoj de Verĥovna Rada kaj persone de Miĥajlo Hruŝevskij. Tiam la kurenjo de siĉ-pafistoj iĝis plena elita regimento.

En 29 de Aprilo 1918 Ukrainie okazis ribelo, rezulte de kiu la potencon ekhavis Pavlo Skoropadskij kun subteno de Germania armeo. Centrala Konsilo estis malformita kaj la regimento de siĉ-pafistoj estis malaperigita laŭ speciala demando de Germania militestraro.

En fino de Aŭgusto 1918 Konovalec ricevis permeson krei apartan trupon de siĉ-pafistoj en urbeto Belaja Cerkov apud Kiev. Komandantoj de kreita trupo estis en opozicio kontraŭ Skoropadskij. Konovalec konsentis unuiĝi kun membroj de Ukraina Naciista Unio, kiu pretigis ribelon. En Novembro 1918 surbaze de siĉ-pafista trupo estis kreita la Sieĝa Armeo, kiu konsistis de 4 regimentoj kaj artileria brigado, entute ĉ. 20000 homoj.

La Sieĝa Armeo sub estreco de Konovalec subtenis la ribelon far Direktorion de UNP kontraŭ Skoropadskij kaj venkis kontraŭ lia armeo. Skoropadskij fuĝis, kaj en 19a de Decembro 1918 Konovalec transdonis la potencon al la Direktorio sub estreco de Volodimir Vinniĉenko kaj Simon Petljura. La saman tagon Konovalec ricevis rangon de hetmano.

En jaroj 1918-1919 Konovalec sukcese militis kontraŭ Ruĝa Armeo kaj Denikin. Sed la 6-a de Decembro 1919 li ordonis malaperigon de siĉ-pafista trupo.

Elmigro redakti

En Novembro 1919 Konovalec estis malliberita en pola milit-koncentrejo en Luck. En printempo de 1920, post liberiĝo, li fuĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie li penis, kune kun Petljura, krei novan trupon el malliberuloj kaj organizi neleĝan naciistan movadon en okupita Ukrainio. Ĉar la naci-demokratio en Ukrainio estis efektive malvenkita kaj la teritorio disdividita inter kvar ŝtatoj, Konovalec komprenis la neceson por krei principe novan naciistan organizon. En Aŭgusto de 1920 li proponis kreadon de Ukrainia Milita Organizo (UMO).

En 20-a de Julio 1921 li revenis al Lvivo kaj fondis la Komencan Komandon de UMO. Organizis la Duan Vintan Ekspedicion de UPR-a Armeo.

Ekde Decembro 1922 Konovalec ne povis reveni al Ukrainion kaj loĝis en Ĉeĥoslovakio, Germanio, Svisio kaj Italio.

En Novembro de jaro 1927 Konovalec proponis krei unuigitan revolucian organizon, kiu baziĝus je naciisma ideologio kaj povus agi en ĉiuj Ukrainiaj teritorioj. Ekde 28 de Januaro de 3 de Februaro okazis la Unua kongreso de Ukrainiaj Naciistoj en Vieno, dum kiu estas kreita la Organizo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), de kiu Konovalec iĝis estro.

En fino de 1920-j - komenco de 1930-j jaroj Konovalec sukcesis unuigi UMO kun OUN, krei kontaktojn kun politikistoj en Germanio, Britio, Litovio, Hispanio kaj Italio kaj organizis disvastigon de ukraina naciista propagando en ĉiuj plej riĉaj politikaj centroj de Eŭropo, atinginte subtenon de grandaj amasoj de Ukrainaj politik-elmigrintoj. La branĉoj de OUN aŭ parencaj organizoj, krom en Ukrainio, aperis ankaŭ en Francio, Belgio, Kanado ktp. Konovalec ankaŭ partoprenis en kreado de Ukraina Nacia Unio en Kanado kaj Organizo de Ukraina Ŝtato Renaskiĝo en Usono. Preparante por ebla armita lukto por sendependeco de Ukrainio, Konovalec ordonis kreon de armeaj staboj kaj unkrainaj militlernejoj en Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio.

La aktivecon de Konovalec kaj kreskantan subtenon de ĝi inter ukraina junularo ege ne ŝatis la Bolŝevika registaro en Moskvo. NKVD ordonis lian mortigon. En 23-a de Majo 1938 Konovalec estis en Roterdamo. NKVD aganto Pavel Sudoplatov donacis al li keskon de dolcaĵoj, kiu enhavis bombon. La bombo eksplodis kiam la kesko estis metita horisontale kaj la eksplodo mortigis na Konovalec.

Li estas entombigita en Roterdama tombejo Krosvejk.

Ligoj redakti