Jiří RUML (naskiĝis la 8-an de julio 1925 en Plzeň, mortis la 20-an de februaro 2004 en Prago) – ĉeĥa ĵurnalisto, aktivulo de kontraŭkomunista opozicio.

Jiří Ruml
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1925 (1925-07-08)
en Plzeň
Morto 20-an de februaro 2004 (2004-02-20) (78-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Infanoj Jan Ruml • Jiří Ruml • Jakub Ruml
Okupo
Okupo politikistoverkistoĵurnalistopublikigisto
vdr

Li laboris en multaj revuoj kaj gazetoj, aktive partoprenis eventojn de Praga Printempo. Post ĝia falo estis forigita de komunista partio kaj persekutata. Unu el subskribintoj de Ĉarto 77, aktivis en organizaĵoj pri homrajtoj, interalie en Defend-Komitato de Maljuste Persekutataj; plurfoje enprizonigata.

De 1988 gvidis la gazeton "Lidové noviny", komence eldonatan eksterleĝe; post falo de komunista regopovo li alkondukis "Lidové noviny" al la ĉefa pozicio en la ĉeĥa gazetara merkato.

En 2001 lia malnova kunlaboranto de opozicio, prezidento Václav Havel, atribuis al li altan distingon – Merit-Ordenon de Ĉeĥa Respubliko.