Ji Sun-sin

korea mararmea generalo

Ji Sun-sin (28-an de aprilo 1545 en Hanseong (hodiaŭa Seulo)- 16-an de decembro 1598, ofte skribita ankaŭ Yi Sun-sin) estis korea milita gvidanto kaj admiralo en la 16-a jarcento. Li gvidis la korean floton dum la Hidejoŝi-invado inter 1592 kaj 1598 kaj apogis decide al ties defendo.

Ji Sun-sin
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1545 (1545-04-28)
en Seulo,  Joseon-Dinastio
Morto 16-an de decembro 1598 (1598-12-16) (53-jaraĝa)
en Namhae County, Gyeongsang,  Joseon-Dinastio
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Asan
Lingvoj korea
Ŝtataneco Joseon-Dinastio
Okupo
Okupo mararmea oficiro
vdr
Transskribo
Hangeŭlo 이순신
Ĉina skribo 李舜臣
Norma transskribo I Sun-sin
McCune-Reischauer Yi Sun-shin
Esperanta transskribo Ji Sun-sin

Militista Kariero redakti

Ji Sun-sin soldatservis kiel oficiro en nordo de la lando (1576-1586). Oni translokigis lin en 1591 al floto en provinco Jeolla (en sudo), kie oni atendis japanan invadon de Toyotomi Hideyoshi. La invado komenciĝis en printempo de 1592 ĉe Busan, en la sudokcidento de Koreio. Atakis la landon 700 ŝipoj kaj 160 000 soldatoj, kiuj atingis ene de 20 tagoj la ĉefurbon Hanseong. La pli malgranda korea floto de Ji Sun-sin havis ĉ. 100 ŝipojn (el inter tiuj ĉ. 24 Geobukseon, kirasfortigitajn ŝipojn) kaj kaŭzis gravajn perdojn al la japanoj.

Post la ĉina-korea kontraŭatako, en 1593 okazis pactraktadoj kaj Japanio povis ekposedi nur terpecon ĉirkaŭ Busan. La traktado validis je 4 jaroj. Ji tiutempe estis malalt-rangigita, ĉar li en 1592 evitis decidan batalon kontraŭ la japana floto. En 1597 komenciĝis nova invado de Hidejiŝi alKoreio kaj tiutempe malpli sukcese.

Ji Sun-sin estis nomumita ĉefkomandanto de la floto - post morto de lia posteulo - kaj denove sukcesis kun sia floto. la japanoj finfine devis retiriĝi post morto de Hidejoŝi en septembro 1598. Ji Sun-sin morte vundiĝis en unu el la lastaj bataloj.