JiangnanoJiang Nan (ĉine : 江南 ; pinjine : Jiāngnán; Wade-Giles : Chiang-nan, kelkfoje literumita Kiang-nan) estas geografia areo en Ĉinujo rilate al regiono tuj sude de la malsupraj atingopovejoj de Jangzio, inkluzive de la suda parto de Jangzio-Delto. Tiu regiono estas grandparte vu-parolanta.

Vilaĝo en Jiangnano.

La vorto Jiangnan estas bazita sur la ĉina nomo por Jangzio, Cháng Jiāng, kaj nán signifanta "sudo".

Priskribo redakti

La regiono ampleksas Ŝanhajon, la sudan parton de Ĝjangsuo, la sudan parton de Anhujo, la nordan parton de Ĝjangŝio, kaj la nordan parton de Ĝeĝjango. La plej gravaj urboj en la areo estas Ŝanhajo, Nankino, Ningbo, Hangĝoŭo, Suĝoŭo, Vuŝio, Ĉangĝoŭo kaj Ŝaosing.

Jiangnano estis gvida regiono de Ĉinujo dum almenaŭ 1 000 da jaroj, per ĝia forta ekonomio kaj homaj resursoj. Kvankam nur konsistigante 5% de la surfaco en Ĉinujo, ĝi kaŭzis historie signifan kvanton de la ĉina malneta enlanda produkto. La intelekta kulturo de Jiangnano estis altagrade distingita ĉiam en la ĉina historio kaj tre influis la ĉinan kulturon kiel tutaĵon.

En la lastaj 15 jaroj, produktado, inkluzive de aŭtomobiloj (General Motors, Volkswagen), elektroniko kaj teksaĵindustrioj, estas koncentrata en tiu areo, ekspluatante relative malmultekostan spertan laboron kaj oportunan transportadon. La jiangnanaj industrioj ludas gravan rolon en la eksporta komerco de Ĉinujo kaj produktas multon el la konsumaĵoj uzataj tra la mondo.

Vidu ankaŭ redakti