Jim Webb
James Henry WEBB, Jr., neformale Jim WEBB (n. la 9-an de februaro 1946), estas usona politikisto kaj verkisto. Li servis kiel membro de la usona Senato el Virginio (2007-2013), kaj je la 2-a de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016. [1] Li ĉesis kampanji en la antaŭbalotado je la 20-a de oktobro 2015, dirante ke li malkomfortiĝas pri multaj el la politikaj starpunktoj de la partio.[2] Li nun pripensas la eblecon[3] kampanji kiel senpartia prezidenta kandidato.[4]
Jim Webb | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jim Webb | |||||
Naskonomo | James Henry Webb | ||||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Sankta Jozefo | ||||
Lingvoj | angla • vjetnama vd | ||||
Loĝloko | Virginio vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio • Georgetown University Law Center • Usona Mararmea Akademio • Bellevue East High School • De La Salle College, Belfast vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | James Henry Webb vd | ||||
Edz(in)o | Hong Le Webb • Barbara Samorajczyk • Jo Ann Krukar vd | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • politikisto • verkisto • oficiro • advokato • historiisto • romanisto • ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
Aktiva dum | 1968– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pli frue en sia vivo, Webb estis oficiro en la Marista Infanterio dum la Vjetnama Milito, poste Asista Ministro pri Defendo por Rezervistaj Aferoj (1984-1987) kaj Ministro de la Mararmeo (1987-1988) dum la prezidentado de Ronald Reagan.
Li verkis plurajn romanojn kaj plurajn aliajn librojn, krom ĵurnalismajn kaj kinofilmajn verkojn diversajn. Li parolas la vjetnaman lingvon.
Referencoj redakti
- ↑ Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio
- ↑ Jim Webb drops out of Democratic presidential primary - CNNPolitics.com. Alirita 2015-10-21. angle
- ↑ Jim Webb "America needs an independent presidential candidate" Washington Post, November 1, 2015 https://www.washingtonpost.com/opinions/thinking-outside-the-two-party-box/2015/10/30/a8827dda-7dae-11e5-beba-927fd8634498_story.html angle
- ↑ FEC Form 2, Statement of Candidacy. Alirita 2015-10-30. angle