Jimena [ĥiMEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Jimena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23530
Demografio
Loĝantaro 1 223  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 51′ N, 3° 29′ U (mapo)37.8418342-3.4797341Koordinatoj: 37° 51′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 606 m [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jimena (Provinco Ĥaeno)
Jimena (Provinco Ĥaeno)
DEC
Jimena
Jimena
Situo de Jimena
Jimena (Hispanio)
Jimena (Hispanio)
DEC
Jimena
Jimena
Situo de Jimena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jimena [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Jimena en la nordo oranĝe.
Jimena en la provinco.
Jimena.
Turo de la araba murego.

Geografio redakti

La areo de la municipo estas 48,04 km2 kie loĝas 1 284 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 26,92 loĝ./km2.

Jimena situas sur la nordo de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Torres, Albanchez de Mágina, Bedmar y Garcíez, Baeza kaj Mancha Real. Estas sur 606 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno. Komplemente al tiu kultivo estas figarboj, kies folioj aperas en la blazono. Estas ankaŭ pinaroj kaj la Natura Parko de Sierra Mágina.

Historio redakti

En la teritorio de Jimena estas restaĵoj de epoko prahistoria, kun grupo de rokpentraĵoj en Cueva de la Graja, kaj ĉefa setlejo en Cerro Alcalá, kiu estis ankaŭ opidumo de iberoj, okupita ankaŭ en epoko romia, eble kun statuso de "municipium".

En epoko de Al Andalus estis domaroj kun fortikaĵoj. Jimena estis konkerita de Fernando la 3-a en 1234 kaj integrita en la teroj de Baeza. Dum la 14a kaj 15a jarcentoj estis malgranda senjorlando ĝis en 1434 la reĝo Johano la 2-a donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo, kiu konstituis la encomienda de Torres, Canena, Jimena kaj Recena.

En la 16a jarcento Jimena, kun Baeza, partoprenis en la komunuma konflikto kontraŭ Karolo la 5-a, kiu poste vendis ĝin al sia sekretario don Francisco de los Cobos. Ekde tiam Jimena estis senjorlando de don Francisco de los Cobos kaj poste de liaj posteuloj la markizoj de Camarasa, ĝis la nuligo de la nobelaj privilegioj en 1812.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Jimena
  • Kastelo de Recena
  • Sanktejo de Cánava

Vidu ankaŭ redakti