Wilbur James „Jimmy“ Cobb (naskiĝis la 20-an de januaro 1929 en Vaŝingtono, mortis la 24-an de majo 2020 en Manhatano) estis usona frapinstrumentisto de moderna ĵazo, kiu estas fama pro sia „rektlinia senornama malmolbopo-stilo“. [1]

Jimmy Cobb
Persona informo
Naskonomo James Wilbur Cobb
Naskiĝo 20-an de januaro 1929 (1929-01-20)
en Vaŝingtono
Morto 24-an de majo 2020 (2020-05-24) (91-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Infanoj 2
Okupo
Okupo drumisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo https://www.jimmycobb.com/
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Kiel ĉefe sininstruinto Jimmy Cobb atingis fariĝi la plej longtempe kunmuzikisto en la plej multaj el la ensembloj de Miles Davis. Ekde 1946 li lernis frapinstrumentan ludon ĉe Altlernejo Armstrong en Bostono. Li akompanis komence en Vaŝingtono Ĉarlion Rouse kaj Bilian Holiday, antaŭ ol li en 1951 koncertvojaĝis kun Earl Bostic tra Usono. Dum la sekvaj jaroj li laboris kiel akompanisto de Dinah Washington kaj muzikis ankaŭ kun Frank Wess, Leo Parker aŭ Pearl Bailey. En 1957 li laboris ĉe Cannonball Adderley, tiam mallonge ĉe Stan Getz kaj Dizzy Gillespie. Ekde 1958 ĝis 1963 li muzikis en la bando de Miles Davis, lia frapinstrumentara ludo troviĝas i. a. sur historiaj registraĵoj kiel „Kind of Blue“, „Sketches of Spain“, „Someday My Prince Will Come“, „Live at Carnegie Hall“, „Porgy and Bess“ kaj multaj aliaj sonregistraĵo de Miles Davis; krom tio Cobb ankaŭ surdiskigis kun John Coltrane („Giant Steps“). Dum la 1960-aj jaroj li muzikis en klubejoj triope kun Wynton Kelly kaj Paul Chambers, parte ankaŭ kune kun Wes Montgomery. En la 1970-aj jaroj li akompanis Saran Vaughan. Poste li estis aŭdebla kun Kenny Drew la pli maljuna, Art Farmer, Nat Adderley, Jesse Davis aŭ Roman Schwaller. Malmultajn tagojn post sia 75-a datreveno ekestis kun Ellis Marsalis la albumo Marsalis Music Honors Jimmy Cobb kun kvar komponaĵoj de la frapinstrumentisto.

Jimmy Cobb estas la lasta restanta vivanta muzikisto, kiu kunverkis la sonregistraĵojn por la mita ĵazalbumo „Kind of Blue“.

Por 2009 li ricevis stipendion de NEA.

Diskoj redakti

  • Only for the Pure of Heart (Lightyear, 1998) kun Richard Wyands
  • Yesterdays (2001)
  • Cobb's Groove (Milestone, 2003) kun Eric Alexander
  • Marsalis Music Honors Jimmy Cobb (Marsalis, 2006)
  • Cobb's Corner (2007)
  • Jazz in the Key of Blue (2009)

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer k.a.: Reclams Jazzführer Stutgarto 1989
  • Ian Carr: Jazz Rough Guide Stutgarto 1999
  • Wolf Kampmann (eld.): Reclams Jazzlexikon Stutt Stutgarto gart 2003

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kontribuo de Ralf Dombrowski en Reclams Jazzlexikon Stutgarto 2003