Jinĉŭano, literumita ankaŭ Yinchuan, estas la ĉefurbo de Ningŝja Hui Aŭtonoma Regiono, Ĉinio,[1] kaj historie estis la iama ĉefurbo de Okcidenta Xia, nome imperio de Tangutoj. Ĝi havas areon de 8 874,61 km² kaj totalan loĝantaron de 1,99 miliono da personoj. Ties konstruita areo estas hejmo de 1 290 170 loĝantoj disaj inter tri urbaj distriktoj.[2] La nomo de la urbo laŭvorte signifas kiel "arĝenta rivero".

Jinĉŭano
Fotomontaĵo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 750000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 859 074  (2020) [+]
Loĝdenso 412 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 106° 14′ O (mapo)38.485106.225Koordinatoj: 38° 29′ N, 106° 14′ O (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Areo 6942,86 km² ( 694 286 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jinĉŭano (Ĉinio)
Jinĉŭano (Ĉinio)
DEC
Jinĉŭano
Jinĉŭano
Situo de Jinĉŭano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yinchuan [+]
vdr

Fronte al la Flava Rivero oriente, Jinĉŭano ĝuas belajn naturajn pejzaĝon kaj favorajn kondiĉojn por agrikulturo kaj de longe havbis la famon de "Riverborda Urbo en Nordokcidento" kaj "Hejmo de Fiŝo kaj Rizo". Jinĉŭano estas nuntempe la loko por Ĉin-Araba Foiro kiu estas internacia platformo por kulturaj kaj ekonomiaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Arabaj landoj.

Taizi Granda Moskeo.

Notoj redakti

  1. Illuminating China's Provinces, Municipalities and Autonomous Regions. PRC Central Government Official Website. Alirita 2014-05-17.
  2. Yinchuan Municipal Bureau of Statistics (银川市统计局) 银川市2010年第六次全国人口普查主要数据公报| [1] Arkivigite je 2015-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de julio 2015, en ĉina, 29a de decembro 2011.