Jin Mao konstruaĵoJin Mao turo (ĉine 金茂 大厦, signifanta: "Ora Prosper-Konstruaĵo") estas ĉielskrapulo situanta en la Pudong distrikto de Ŝanhajo en Ĉinio. La konstruaĵo estas proksimume 420 metrojn alta kaj havas 88 etaĝojn. Ĝi estas loĝigita de la oficejoj kaj hotelo de la Hyatt hotelĉeno (Grand Hyatt Shanghai).

Jin Mao
nubskrapulo
Bazaj datoj
Konstrustilo novfuturismo vd
Arkitekto Skidmore, Owings & Merrill vd
Estiĝo 1998
Malfermo 1999
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Ŝanhajo
Situanta sur Century Avenue
Areo 289500
Situo
Geografia situo 31° 14′ 14″ N, 121° 30′ 5″ O (mapo)31.237222222222121.50138888889Koordinatoj: 31° 14′ 14″ N, 121° 30′ 5″ O (mapo)
Jin Mao (Ŝanhajo)
Jin Mao (Ŝanhajo)
DEC
Jin Mao
Jin Mao
Lokigo de Ŝanhajo en Ĉinio
Situo de Jin Mao
Map
Jin Mao
Retejo http://www.jinmao88.com/
vdr

Kiam ĝi estis inaŭgurita en 1999 ĝi estis la tria plej alta en la mondo kaj ĝis 2008 ĝi estis la plej alta turo en Ĉinio, kiam ĝi estis inaŭgurita apud la Monda Financa Centro en Ŝanhajo. Kune kun la Orienta Perla Turo kaj la centra Ŝanhaja Turo, Jin Mao estas unu el la plej elstaraj trajtoj de la Pudong distrikta silueto. Ĝi estis dezajnita fare de Skidmore, Owings & Merrill (SOM) de Ĉikago, doninte al ĝi dezajnon kiu aludas la strukturon de la tradicia pagodo, same kiel la bambuzoideoj, kiu simbolas kreskon kaj renovigon en la ĉina tradicio.

Propraĵoj redakti

  • La proporcio de partoj de la konstruaĵo rondiras ĉirkaŭ la numero 8, kiu simbolas prosperon en ĉina kulturo (88 etaĝoj estas dividitaj en 16 partojn).
  • La turo povas elteni uraganojn je rapidoj de ĝis 200 km/h kaj tertremojn kun grando ĝis 7 laŭ la Richter-skalo.
  • La ĉiutaga kosto de bontenado kaj mastrumado de la konstruaĵo estas $ pli ol 100 000 USD.
  • La konstruaĵo havas 61 liftojn, fare de Mitsubishi.
  • La ĉefa loĝanto de la konstruaĵo estas la Ŝanhaja Grand Hyatt Hotelo, kiu enhavas etaĝojn de la 53-a ĝis la 87-a. Ĝi estis la hotelo kun la plej altaj ĉambroj en la mondo, ĝis estis inaŭgurita en 2008 la apuda Monda Financa Centro kiu enhavas alian Hyatt Hotelon. La plej alta konstruaĵo en la mondo uzita ekskluzive kiel hotelo estas Burĝ al-Arab.
  • En la komputila ludo "Tom Clancy Splinter Basket: Double Agent" estas scenejo, kie la heroo de la ludo devas ŝteliri en la turon.

Eksteraj ligiloj redakti