João Belchior Marques Goulart

João Belchior MARQUES GOULART (alinomita Jango; naskita la 1-an de marto 1918 en São Borja (Brazilo); mortinta la 6-an de decembro 1976 en Mercedes (Argentino)) estis prezidento de Brazilo de 1961 ĝis 1964.

João Belchior Marques Goulart
Persona informo
João Belchior Marques Goulart
Naskiĝo 1-an de marto 1918 (1918-03-01)
en São Borja
Morto 6-an de decembro 1976 (1976-12-06) (58-jaraĝa)
en Mercedes, Corrientes
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo São Borja vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federacia Universitato de Suda Rio-Grando • Anchieta College vd
Partio Brazila Laborista Partio vd
Subskribo João Belchior Marques Goulart
Familio
Edz(in)o Maria Thereza Goulart vd
Infanoj João Vicente Goulart vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Laborkampo politiko • politika agado vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis advokato en 1939 kaj komencis sian politikan karieron en 1950 kiel federacia deputito. De 1953 ĝis 1954 li estis ministro pri laboro.

Dufoje li estis vic-prezidento: en 1955 kun Juscelino Kubitschek kaj en 1961 kun Jânio Quadros. Per la rezigno de ĉi tiu, en la 25-a de aŭgusto 1961, João Goulart iĝis la prezidento, unue en parlamentarisma registaro, sed plebiscito dum lia regperiodo decidis por reveno de Brazilo al presidencialismo.

En tiu dua periodo okazis gravaj politikaj perturboj, kiu kaŭzis la militistan puĉon en 1964. Militistoj forpelis lin al Argentino, kie li mortis – oficiale pro kormalsano – en 1976. En januaro 2008 iu eksa spiono urugvaja, Mario Neira Barreiro, asertis, ke Goulart estis venenigita fare de Grupo de Acciones Militares Antisubversivas (Gamma), pro peto de la brazila diktatoro Ernesto Geisel.

Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste:
Ranieri Mazzilli1961–1964Ranieri Mazzilli