João de BARROS (Portugallingva prononco: [ʒuˈɐ̃w̃ dɨ ˈbaʁuʃ]) (1496 – 20a de oktobro 1570), nomita la portugala Livio, estis unu el la unuaj grandaj historiistoj de Portugalio, fama ĉefe pro sia verko Décadas da Ásia ("Jardekoj de Azio"), nome historio de la portugaloj en Hindio, Azio kaj sudorienta Afriko.

João de Barros
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1495 (1495-11-30)
en Viseu
Morto 20-an de oktobro 1570 (1570-10-20) (74-jaraĝa)
en Pombal
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Subskribo João de Barros
Okupo
Okupo lingvistohistoriistoverkisto
vdr

Biografio redakti

 
João de Barros.

Edukita en la palaco de Manuelo la 1-a de Portugalio, li komponis, estante nur 20-jaraĝa, kavalerian romanon, nome Kroniko de la imperiestro Klarimundo, por kio oni diris, ke li ricevis helpon de la Princo Johano (poste reĝo Johano la 3-a).

Ascendinte al trono, Johano la 3-a premiis Barros per la kapitaneco de la fortikaĵo de Sankta Georgo de Elmina (nuna Ganao), kien li venis en 1524.[1] En 1525, li akiris la postenon de trezoristo de la Hindia Domo, kion li tenis ĝis 1528.

Por eviti eksplodon de bubona pesto en 1530 Barros translokiĝis el Lisbono al sia kampara domo apud Pombal, kie li finigis moralan dialogon, nome Rho pica Pneuma, kiu estis aprezita de la humanista saĝulo Juan Luis Vives. Reveninta al Lisbono en 1532 la reĝo nomumis Barros komisionero de la "Casa da Índia e da Mina" — posteno de granda respondeco kaj gravo en epoko en kiu Lisbono estis la eŭropa centro por la komerco al Oriento. Barros montriĝis kapabla administranto, per granda industriivo kaj honesteco, rare en tiu epoko kaj en tiaj postenoj, kun la rezulto ke li ne riĉiĝis kompare al siaj antaŭantoj, kiuj ege riĉegiĝis.

En 1539 li suferegis grandan perdon de tuta floto al Brazilo kaj morton de multaj ekspediciantoj. En tiu epoko li pluigis sian Décadas da Ásia, publikigis portugalan gramatikon[2] kaj pliajn moralajn dialogojn.

Verkoj redakti

 
Titolpaĝo de la gramatiko de João de Barros nome Grammatica da Lingua Portuguesa, (1539).
  • (1520) Chronica do Emperador Clarimundo, donde os Reys de Portugal descendem, tirada da linguagem ungara em a nossa portugueza.. Coimbra: João da Barreira.
  • (1532) Rhopica Pneuma, ou mercadoria espiritual. Lisbono
  • (1539) Cartinha para aprender a ler, Lisbono: L. Rodrigues.
  • (1540) Grammatica da lingua portuguesa, Lisbono: L. Rodrigues.
  • (1540) Dialogo da viciosa vergonha, Lisbono: L. Rodrigues.
  • (1540) Dialogo de preceitos moraes com pratica delles em modo de jogo. Lisbono: L. Rodrigues.
  • (1552) Primeira Década da Ásia, dos feitos que os Portugueses fizeram no descobrimento dos mares e terras do Oriente, Lisbono: Germão Galherde
  • (1553) Segunda Década da Ásia &c. Lisbono: Germão Galherde
  • (1777–78) Da Ásia de João de Barros e Diogo do Couto, dos feitos que os portugueses fizeram no descobrimento dos mares e terras do Oriente, Lisbono: Régia Officina Typografica. rete (pdf)

Notoj redakti

  1. Wilks, Ivor. Wangara, Akan, and Portuguese in the Fifteenth and Sixteenth Centuries (1997). Bakewell, Peter (eld.). Mines of Silver and Gold in the Americas. Aldershot: Variorum, Ashgate Publishing Limited. p. 26.
  2. João de Barros, GRAMMATICA DA Lingua Portuguesa com os mandamentos da Santa Mádre Igreja. (1530)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti