Jože Plečnik

slovena arĥitekto

Jože PLEČNIK (naskiĝinta la 23-an de januaro 1872 en Ljubljano (Labako), mortinta la 7-an de januaro 1957 samloke) estis slovena arĥitekto kiu aktivis en Vieno, Prago kaj Ljubljano.

Jože Plečnik
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1872 (1872-01-23)
en Ljubljano,  Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de januaro 1957 (1957-01-07) (84-jaraĝa)
en Ljubljano,  Jugoslavio
Tombo Žale Central Cemetery
Lingvoj slovenagermana
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • urbanizisto • dezajnisto • instruisto
Verkoj Church of the Most Sacred Heart of Our Lord
Bežigrad Stadium
Villa Loos
Zacherlhaus
Fountain Karl-Borromäus
Church of the Holy Ghost
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
Žale Central Cemetery
vdr

Vivo kaj agado redakti

 
Zacherl-domo en Vieno
 
Kirko de la Tre sankta koro de Jesuo (Prago)
 
Ponto triobla, Labako

Estante la tria infano de ĉarpentisto malsame al la fratoj - kiuj studentis - frekventis nur unu gimnazian klason. Poste li tuj laboris en ĉarpentejo. Lia patro intencis igi lin praktikulo malakceptante artisto enfamilie. Stipendio permesis al Plecnik iri al Graz je la metilernejo ekde la jaro 1888-a kie li povis asistenti por Leopold Theyer desegnante okaze de la modernigo de Joanneum-parko. En 1892, kiam la patro mortis, li iris Vienon ĉar por transpreno de la patra ateliero li ankoraŭ tro maljunis. En Vieno li laboris ĉe Hof-Bau-Kunsttischlerei J. W. Müller, artĉarpentejo kie li antaŭ ĉio devis dezajni meblojn.

Sekve li venis al la Akademio de Belartoj de Vieno kie li iĝis disĉiplo de Otto Wagner kiu ĵus ekdeĵoris. Baldaŭ poste li interrompis tiun ĉi studon pro ke li ne sukcesis kontentigi la wagner-ajn postulojn. Anstataŭe li eniris la majstrolernejon de Wagner kiu li iĝis la plej bona disĉiplo. Labako, Vieno kaj Prago estis la ĉefaj lokoj kun (secesiaj) spuroj de li: vojaĝoj al Romo kaj Parizo krome tre influis lian postan arĥitekturan stilon. En la jaroj inter 1900 kaj 1913 fariĝis liaj plej konataj konstruaĵoj en Vieno: Zacherlhaus (1903–1905), firmaa ejo Innerer Stadt (Brandstätte, angulo Bauernmarkt) kun elegantaj formoj kaj multe da marmoro kaj ŝtalbastonetoj kaj Preĝejo Sankta Spirito (Ottakring) (6-a urbodistrikto, 1910–1913).

En 1911 Plečnik fare de la profesoraro viena unuvoĉe proponitis posteulonto de Otto Wagner. Sed pro interveno fare de tronheredanto kaj arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este preferitis Leopold Bauer. Tamen Plečnik ja povis iĝi sukcedanto de Jan Kotěra ĉe la praga Akademio de belartoj.

En 1920 la ĉeĥoslovakia prezidanto Tomas G. Masaryk nomumis lin arĥitekto de la Praga burgo. Tiel Plečnik eksresponsis pri la alikonstru(et)oj ĉeburgaj, ĉefe de la prezidantaj ĉambroj. Tiuj ŝanĝoj ĝis hodiaŭ bone ekkoneblas.

En 1922 li komencis prelegadi en Ljubljano reveninte regule al Prago ĝis la jaro 1935. Urboplanadaj ŝanĝoj en Labako de li jam ekde 1925 startis. Inter 1936 kaj 1941 li starigis tie la fortimpresan ejon de la Slovenia nacia kaj universitata biblioteko. Ankaŭ la ĉeborda konstrulinio ĉe Ljubljanica-rivero kaj la tripartita ponto Tromostovje en la urbocentro labaka keil ankaŭ la dizajno de la enurba lumigado estas verkoj de li. Inter 1936 kaj 1940 li laboris laŭ komisio de la municipa administracio ĉe la etendigo de la labaka ĉeftombejo, la iama Žale-tombejo en la urbokvartalo Bežigrad. Tie li mem entombigitis.[1]

Konata estas ankaŭ lia modestaj restaŭrado kaj pligrandigo de la preĝejo je Bogojina en la Prekmurje-regiono en la nord-oriento de Slovenujo. Ankaŭ la cistercia Abatejo Stična ĝuis lian sperton restaŭriĝinte. Lia longjara domicila ejo ĉe la urborando de Labako nuntempe por ĉiuj alireblas estante memora loko pri tiu ĉi granda arĥitekto.

Honoroj redakti

  • honora membreco ĉe Masarykova Akademie práce, 1925.
  • oficiala burga arĥitekto en Prago (laŭ dekreto de ŝtatprezidanto Masaryk), 1926.
  • membreco ĉe Akademija znanosti i umetnosti en Labako, 1938
  • civitano honora de Labako, 1939.
  • ŝtata ordeno de Jugoslavio, 1949.
  • honora doktoreco de la Teknika Universitato (Vieno), 1952
  • honora doktoreco de la Teknika altlernejo labaka, 1952.
  • koresponda membreco ĉe Royal Institute of British Architects, 1954.
  • akcepto de la verkaro de Plečnik je Monda heredaĵo en Slovenio fare de Unesko en julio 2021[2]

Aliaj publikaj ŝatad-esprimoj redakti

Lia nerealigita versio de parlamentejo labaka troviĝas sur la slovena 10-cenda eŭro-monero. Inter 1991 kaj 2007 validis bankonoto pri 500 tolaroj kiuj portis la portreton de tiu ĉi arĥitekto. La 8-an de oktobro 1987 oni nomis en Donaustadt la strateto Plecnikweg por li.

Verkaro (kun slovenaj nomversioj) redakti

 
Aranĝoj ĉe bordo de tralabaka Ljublanica
 
Belvidejo de ĉe vilao en Bled
 
Loĝa domo de Jože Plečnik mem, Labako

Viena fazo redakti

  • Vila Langer (1900–1901)
  • Zacherlova Hiša (1900–1905)
  • Vila Loos (1901)
  • Hiša Weidmann (1901–1902)
  • Najemniška hiša Langer (1901–1903)
  • Vodnjak karla Boromejskega (1906–1909)
  • Cerkev Svetega Duha (1908–1913)
  • Kapela Zacherl (1912–1914)

Praga fazo redakti

  • Rajski vrt, Praški grad (1920–1926)
  • Vrt na okopih, Praški grad (1920–1927)
  • Prvo dvorišče, Praški grad (1920–1926)
  • Plečnikova dvorana (1920–1931)
  • Predsednikovo stanovanje, Praški grad (1921–1927)
  • Tretje dvorišče, Praški grad (1920–1947)
  • Bikovsko stopnišče, Praški grad (1925–1931)
  • Vrt na bastiji, Praški grad (1927–1932)
  • Park predsedniške letne rezidence, Lány (1920–1933)
  • Cerkev sv. Srca Jezusovega, Vinohrady (1921–1932)

Labaka fazo redakti

  • Plečnikova hiša v Trnovem, Ljubljano (1921–1930)
  • Cerkev sv. Jožefa (notranjost), Ljubljano (1922–1941)
  • Stadion Bežigrad za Bežigradom, Ljubljano (1923–1939)
  • Cerkev Gospodovega vnebohoda, Bogojina (1925–1956)
  • Cerkev sv. Frančiška Asiškega v Šiški, Ljubljano (1924–1931)
  • Zbornica za trgovino, obrt in industrijo, danes Ustavno sodišče Republike Slovenije, Ljubljano (1925–1927)
  • Cerkev sv. Mihaela, Črna vas pri Ljubljani (1925–1939)
  • Šentjakobski trg, danes Levstikov trg, Ljubljano (1926–1938)
  • Rimski zid, avtorska rekonstrukcija, Ljubljano (1926–1938)
  • Celjska posojilnica, danes Banka Celje, (1927–1930)
  • Vzajemna zavarovalnica, danes Zavarovalnica Triglav, Ljubljano (1928–1930)
  • ponto Trnovski most na Gradaščici, Ljubljano (1928–1932)
  • ponto Čevljarski most, Ljubljano (1931–1932)
  • Tromostovje, Ljubljano (1929–1932)
  • Dolničarjeva ulica, tlakovanje (1929)
  • Tržnice, Ljubljano (1939–1942)
  • Zapornica na Ljubljanici, Ljubljano (1933–1939)
  • Vegova ulica s hermami skladateljev, Ljubljano (1929–1942)
  • Ureditev parka Tivoli, (1929–1933)
  • preĝejo Cerkev sv. Antona Padovanskega, Beograd (1929–1932)
  • Narodna in univerzitetna knjižnica, Ljubljano (1930–1941)
  • Vila Prelovšek, notranja ureditev, Ljubljano (trideseta leta 20. stoletja)
  • Jezuitski samostan, Maribor (1932)
  • Kraljeva lovska koča, Kamniška Bistrica (1932–1933)
  • Peglezen, Poljanska cesta, Ljubljano (1932–1934)
  • preĝejo Cerkev sv. Jerneja, Šiška, Ljubljano (1933–1938)
  • preĝejo Cerkev sv. Antona Puščavnika, Zgornja Rečica pri Laškem (1935–1939)
  • preĝejo Cerkev Matere Božje Lurške, Zagreb (1934–1937)
  • Paviljona Murke, Begunje (1937–1939)
  • Poslovilni kompleks Žale, Ljubljano (1937–1940)
  • Grobnica Šušteršič, Žale (1925)
  • Grobnica Žagar, Rakek (1930–1932)
  • Uršulinska gimnazija, danes gimnazija Jožeta Plečnika, Šubičeva ulica, Ljubljano (1939–1947)
  • preĝejo Cerkev sv. Benedikta, preureditev, Zgornje Stranje (1946–1957)
  • preĝejo Cerkev obiskanja Device Marije, Tolminsko hribovje, Ponikve (1948–1958)
  • Letno gledališče Križanke, Ljubljano (1952–1956)
  • Paviljon na Brionih, Veliki Brion (1955–1956)
  • Spomeniki žrtvam druge svetovne vojne: Dolenja vas v Selški dolini (1949–1950); Litija (1950–1951); Laško (1951); Ljubljano (1951–1954), Vipava (1953), Črna na Koroškem (1956)
  • Kapela Frančiškanskega samostana, Kamnik (1952–1956)
  • Krstna kapela v župnijski cerkvi, Mengeš (1953–1955)
  • Rožnovensko stopnišče, Kranj (1954–1955)
  • Zvonika ribniške cerkve (realigita postmorte)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Zdeněk Lukeš, Jiři Podrazil (fotoj), Ester Havlová, Damjan Prelovšek, Oldřich Janota (redaktis): Jože Plečnik: průvodce po stavbách v České republice, Prago 2012, ISBN 978-80-87073-41-4
  • Damjan Prelovšek: Josef Plečnik, 1872–1957: Architectura perennis, Residenz-eldonejo 1992, ISBN 3-7017-0779-0 (traduko el la slovena)
  • Damjan Prelovšek: Josef Plečnik, Wiener Arbeiten von 1896 bis 1914, Edition Tusch, Vieno 1979, ISBN 3-85063-000-5 (traduko el la slovena)
  • Adolph Stiller: Josef Plečnik – Architekt in Wien, Prag und Laibach, Pustet-eldonejo, Salzburg/Munkeno 2006, ISBN 3-7025-0542-3
  • Tomáš Valena: "Der Architekturgarten des zwanziger Jahre: Plečniks Gärten am Hradschin". Ĉe: Die Gartenkunst 3 (1/1991), paĝoj 49–68.

Eksteraj ligiloj redakti