Joanna de Ângelis

Joanna de Ângelis [ĵoanna djanĵeliz] estas ina spirito tre konata en Brazilo.[1] Laŭ iuj spiritismaj fontoj, en sia lasta enkarniĝo ŝi vivis en la urbo Salvadoro de Bahio (laŭdire ŝi estis monaĥino Joanna Angélica de Jesus), naskiĝis en 1761 kaj estis murdita en 1822. En la spirita mondo ŝi laboras por la progreso de la homaro, kaj jam diktis al la mediumo Divaldo Pereira Franco multajn librojn.[1] En 1651 ŝi reenkarniĝis en Meksiko. Antaŭe ŝi vivis en Italio, kiel disĉiplino de Sankta Klara. En la tempo de Jesuo ŝi estis Joana de Cusa, en Romo; en 68 p.K. ŝi estis brulmortigita kune kun sia filo kaj pli ol kvincent kristanoj.

Verkoj tradukitaj en Esperanton redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alexander Moreira de Almeida (2004): Fenomenologia das experiências mediúnicas, perfil e psicopatologia de médiuns espíritas (portugale, "fenomenologio de mediumaj spertoj, profilo kaj psikopatologio de spiritaj mediumoj", en formo PDF, ĉi tie aparte la paĝoj 12 ĝis 14). San-Paŭlo: fukultato de medicino de la Universitato de San-Paŭlo.