Joaquín RODRIGO Vidre (naskiĝis je la 22-a de novembro de 1901 en Sagunto, Valencio, forpasis je la 6-a de julio de 1999 en Madrido) estis hispana komponisto de klasika muziko.

Joaquín Rodrigo
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1901 (1901-11-22)
en Sagunto
Morto 6-an de julio 1999 (1999-07-06) (97-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Cemetery of Santa Isabel, Aranjuez
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot
Memorigilo Joaquín Rodrigo
Familio
Edz(in)o Victoria Kamhi
Okupo
Okupo komponisto • koreografo • pianistopedagogo • muzikologo • gitaristo
Verkoj Concierto de Aranjuez
TTT
Retejo http://www.joaquin-rodrigo.com/
vdr
Joaquin Rodrigo juna

Li estis blinda de infanaĝo, kaj tre baldaŭ studis muzikon. Liaj unuaj komponaĵoj naskiĝis en 1923.

Li studis en Parizo kun Paul Dukas kaj amikiĝis kun Maurice Ravel, Darius Milhaud, Igor Stravinski kaj Manuel de Falla.

En 1940 okazis en Barcelono la premiero de lia verko Konĉerto de Aranjuez por gitaro kaj orkestro, kiu donas al li universalan famon. Ĝi prenas inspiron de la ĝardenoj en la reĝa loko de Aranjuez, proksime al Madrido. Lia dua plej konata verko estas Fantazio por ĝentilhomo.

Rodrigo donis fortan elanon al la uzo de gitaro kiel instrumento por klasika muziko.

Reĝa Palaco de Aranjuez.