Joda

persono el universo de Star Wars

Joda (angle Yoda) estas fikcia rolulo el la Stel-Militaj- (SM-) filmoj de George Lucas. Li aperas en ĉiuj el la SM-filmoj escepte de la kvara epizodo. La marionetisto, kiu movigas kaj pruntedonas sian voĉon al Joda, estas Frank Oz.

Joda
rolulo de la universo Star Wars • fictional humanoid extraterrestrial • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo
Kreita de George Lucas
Verko Star Wars
Star Wars Battlefront II
Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back
Star Wars Episode VI: Return of the Jedi
Star Wars Episode I: The Phantom Menace
Star Wars Episode II: Attack of the Clones
Star Wars Episode III: Revenge of the Sith
Star Wars: The Clone Wars
Star Wars Rebels
Star Wars: Battlefront II
Star Wars: Episode VIII – The Last Jedi
Star Wars: Yoda Stories
Yoda: Dark Rendezvous
Soulcalibur IV
trilogio de Star Wars
antaŭa trilogio de Star Wars
sekva trilogio de Star Wars
Star Wars: Young Jedi Adventures
Rolita de Frank Oz, John Lithgow, Tom Kane
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso virseksa organismo
Loĝloko Koruscanto, Dagobaho
Okupo Ĵedaja Majstro
Malamikoj Palpatine
vdr

Li estas unu el la plej grandaj ĵedajaj majstroj de tiu ĉi universo, sed li estas alta nur je 0,66 metroj kaj li havas verdan haŭton. Kvankam li estas malgrandega, li estas timinda per sia verda lumsabro. Li parolas la "Basikan" lingvon (kiu estas la angla lingvo), sed li inversigas la norman ordon de la vortoj.

En la Ĵedaja Templo, li estas membro el la Ĵedaja Konsilio kaj li ankaŭ estas la instruisto de la junaj Ĵedajaj lernantoj.

Dum la jaro 20 abJ li postvivis la ordonon 66 de la nova imperiestro Palpatino. Kiam li mortis sur la planedo Dagobaho, li estis ĉirkaŭ 900-jara (datoj: de 896 abJ ĝis 4 pbJ; "a/pbJ" signifas "antaŭ/post la batalo de Javino").

Iomete antaŭ ol morti, li diris al Luke Skywalker: "Kiam 900-jara vi estos, bele aspekti vi ne povos, ĉu?"

George Lucas konservas sekrete la nomojn de la specio kaj de la devena planedo de Joda.

Deveno de la nomo redakti

Kiel multaj personoj el la Stelaj Militoj, la nomo "Joda" estas supozata deveni el antikvaj lingvoj:

  • Sanskrite : "yoddha" [jodha] signifas "batalanto"
  • Hebree : "yodea" [jodea] signifas "tiu, kiu scias"

Eksteraj ligiloj redakti