Joe Hill

malneŭtrala kantisto kaj membro de la usona sindikato IWW

Joe Hill, oficiale Joel Emmanuel Hägglund, ankaŭ konata kiel Joseph Hillström (naskiĝis la 7-an de oktobro 1879, mortis la 19-an de novembro 1915) estis sveda-usona politika kantisto kaj membro de sindikato Industrial Workers of the World (IWW). Inter liaj kanzonoj estis La Predikisto kaj la Sklavo, en kiu li inventis la popularan anglalingvan terminon "pie in the sky" (tradukata en Esperanton kiel "torto en la ĉielo" aŭ "torto post la morto"). Li estis ekzekutita pro murdo post neregula proceso, kaj poste iĝis la temo de pluraj popolkantoj.

Joe Hill
usona kantisto de popolkantoj
usona kantisto de popolkantoj
Persona informo
Naskonomo Joel Emmanuel Hägglund
Aliaj nomoj Joseph Hillström
Naskiĝo 7-a de oktobro 1879
en Gävle, Svedio
Morto 19-a de novembro 1915
en Sallaga Urbo,  Usono
Mortokialo pafvundo
Tombo Haymarket Martyrs' Monument
Lingvoj svedaangla
Loĝloko Portlando
Ŝtataneco UsonoSvedio
Subskribo Joe Hill
Okupo
Okupo kantaŭtoro • sindikatisto • poeto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta en Gävle (Svedio), Joe Hill frue orfiĝis, ĉar lia patro estis mortigita de trajno de la entrepreno, por kiu li laboris. Li migris al Usono en 1902. Alveninta en Novjorko, li poste translokiĝis al Klevlando (Ohio) kaj poste sur la orienta marbordo. En 1910, dum li laboris kiel havena dokisto, li aliĝis al la IWW, kie li sufiĉe aktive implikiĝis, pri organizaj aferoj sed ankaŭ sur la kultura kampo per multaj satiraj desegnoj, poemoj, kaj parodiaj kantoj. Dume li plu ofte translokiĝis, kaj ŝanĝis la laborpostenon. Komence de 1914, li laboris pri la tramo de arĝenta minejo en Utaho, kiu tiam draste subpremis la sindikatan agadon.

La 10-an de januaro 1914, John G. Morrison kaj lia filo Arling estis murditaj en sia buĉejo en Salt Lake City de du personoj maskitaj per ruĝaj kaptukoj. Ĉar nenio estis ŝtelita, la polico unue kredis pri persona venĝo, eble ĉar la patro Morrison estis iam policisto. La saman vesperon, Joe Hill alvenis ĉe loka kuracisto kun kugla vundo, kiun li ne deziris pravigi, pro personaj kialoj. Oni supozas, ke ĝi estis ligita kun amafero. Li tiam estis akuzita pri la murdo de la Morisonoj, kvankam li neis ĉian implikiĝon kaj rifuzis atesti dum la proceso. Li estis kondamnita pro murdo, kaj la supera kortumo de Utaho forĵetis lian apelacion. En letero al la juĝisoj, Hill rifuzis ĉian enmiksiĝon de la Utaha ŝtato en la klarigo pri la originoj de lia vundo, kiun li taksis strikte personeca afero.

La afero etendiĝis al nacia nivelo. La prezidento Woodrow Wilson, Helen Keller kaj Svedio petis kompaton, kaj sindikatoj en la tuta mondo defendis lin. Multajn jarojn pli poste, la Utaha ŝtato agnoskis, ke laŭ la nunaj leĝoj, Joe Hill neniam estus ekzekutita kun tiel malmultaj pruvoj.

Li estis mortpafita la 19-an de novembro 1915. Lia lasta vorto estis « ekpafu !». Ĵus antaŭe, li skribis al Bill Haywood, unu el la respondeculoj de IWW: "Ne perdu tempon per funebrado. Organiziĝu!" [1]

Kremacio kaj cenzuro redakti

La korpo de Hill estis kremaciita en Ĉikago, kaj la cindroj senditaj en ĉiuj lokaj sekcioj de IWW. En 1988 estis malkovrite ke unu el la kovertoj, kun foto priskribita per « Joe Hill murdita de la kapitalisma klaso, 19-a de novembro 1915 », estis konfiskita de la poŝto pro sia « subfosa karaktero ». Ĉi tiu letero nun troviĝas ĉe la naciaj arĥivoj. Post iom da intertraktado, la cindroj tamen estis redonitaj al la IWW.

La memoro pri Joe Hill estis flegita de ribelemaj kantistoj kiel Alfred Hayes, Earl Robinson, Paul Robeson, Pete Seeger, The Dubliners, aŭ Joan Baez kiu kantis "Joe Hill" en 1969 ĉe la Vudstoka festivalo. Bob Dylan diris, ke la historio de Hill estas unu el la motivoj, kiuj instigis lin verki kantojn. La sveda socialisto Ture Nerman (1886-1969) verkis biografion pri Joe Hill, pridemandante membrojn el lia familio, kaj tradukante plej multajn el liaj kantoj al la sveda. Wallace Stegner publikigis romanigitan biografion en 1969, kaj Bo Widerberg priskribas la vivon de Hill en samnoma filmo en 1971.

Notoj kaj fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Fellow Workers. Philips, Utah and DiFranco, Ani. Righteous Babe Records, NY, 1999.
  • "Joe Hill: IWW Songwriter." Nolan, Dead & Thompson, Fred. Kersplebedeb. Montréal.
  • "Joe Hill--The man and the Myth." Gibbs Smith.
  • "We Shall Be All: A History of the IWW." Melvyn Dubrosky.
  • "Where the Fraser River Flows: the IWW in BC." Mark Leier.
  • 'Wobblies! A Graphic History of the Industrial Workers of the World. Buhle, Paul and Schulman, Nicole, eds. Verso, NY, 2005.
  • Howard Zinn, A People's History of the United States, HarperCollins Publishers (NY, 2001, ISBN 0-06-093731-9)

Rete legeblaj/aŭdeblaj kanzonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti