Joe PESCI (9-an de februaro 1943 en Newark (Nov-Ĵerzejo); fakte Joseph Francesco DeLores Eliot Pesci) estas usona aktoro, kiu estas konata ĉefe pro la filmoj kun Martin Scorsese kaj Robert De Niro. Pesci ankaŭ estas ĵaz-kantisto kun albumo.

Joe Pesci
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Joseph Frank Pesci
Naskiĝo 9-an de februaro 1943 (1943-02-09) (81-jaraĝa)
en Newark
Religio rom-katolika vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kalifornio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Belleville High School vd
Subskribo Joe Pesci
Familio
Amkunulo Angie Everhart vd
Profesio
Okupo komikistomuzikisto • ĝenra aktoro • kantisto • filmaktoro • aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1961– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jam en la aĝo de 4 jaroj, la itali-devena usonano aperis en radiospektaklo, en aĝo 10, li estis ensembla membro de la televida serio Star Time Kids krom Connie Francis. Kiel junulo, li aktoris en diversaj teatraj ludoj kaj lukris ankaŭ kiel kantisto en noktaj kluboj. Meze de la 1960-aj jaroj, li aperigis la sukcesan albumon - sub nomo Joe Ritchie - Little Joe Sure Can Sing kaj ludis en multaj bandoj je gitaro.

Lia grava filmdebuto okazis en 1976 en filmo The Death Collector, sed pluaj filmrolaj ofertoj ne alvenis, tiel li laboris kiel masonisto kaj malfermis italan restoracion. En 1980 alvenis lia trarompo apud Robert De Niro en la filmo Raging Bull, pro kio oni nomumis lin, Robert De Niro kaj reĝisoron Martin Scorsese al Oskar-premio. De Niro vidis la filman debuton de Pesci kaj konvinkis Scorsese, laborigi la nekonatulon.

Pesci do karieris en Holivudo, ludis en multaj flmoj, ofte en rolo de mafiano, plurfoje en komedia rolo. Li akiris Oskaron pro ludo en la filmo GoodFellas.

Pesci anoncis en 1999 sian retiriĝon el la filma mondo por dediĉi sin al muzika kariero. Li aperigis sub pseŭdonomo Vincent LaGuardia Gambini la KD-n Vincent LaGuardia Gambini Sings Just For You, sub la nomo Joe Doggs publikigis li - kun la ĵaz-orgenisto Joey DeFrancesco - la albumon Joey DeFrancesco featuring Joe Doggs, Falling in Love Again.

Joe Pesci reludis en 2004 en filmo The Good Shepherd, sesafoje kun Robert De Niro.

Pesci estas fifama pro liaj koleraj sturmoj: li batis paparacojn dum premiero de Raging Bull; dum la filmigo de Casino batis li Robert De Niro plurfoje, ĉar ne plaĉis al li la filmlibro. Dum komuna libertempo, li rompis nazon de Martin Scorsese.

Pesci havas la maloftan anomalion de la okulo, la iris-heterokromion.

Familio redakti

Pesci estis geedziĝanta de 1989 ĝis 1992 kun aktorino Claudia Haro kaj havas unu filinon kun tiu edzino.

Eksteraj ligiloj redakti