Josef “Joe” ZAWINUL (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Vieno, mortis la 11-an de septembro 2007 en Vieno) estis aŭstra ĵazisto (pianoludisto, sintezatoristo, bandĉefo kaj komponisto.

Joe Zawinul
Josef Zawinul dum koncerto en Freiburg, 2007
Josef Zawinul dum koncerto en Freiburg, 2007
Persona informo
Naskonomo Josef Erich Zawinul
Naskiĝo 7-an de julio 1932 (1932-07-07)
en Vieno
Morto 11-an de septembro 2007 (2007-09-11) (75-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo haŭta kancero
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco AŭstrioUsono
Alma mater Music and Arts University of the City of Vienna • Berklee College of Music
Okupo
Okupo pianistoorgenistokomponisto • ĵazmuzikisto • klavaristo • diskografa artisto
Verkoj Mercy, Mercy, Mercy
TTT
Retejo http://www.joezawinul.com
vdr

Biografio redakti

Joe Zawinul ricevis instruadon por violono kaj akordiono. Kiam li estis dek-du-jara, li transiris al piano kaj studis poste en la viena konservatorio. Tie li konatiĝis la ĵazmuzikon. En 1951 li komencis ludi la pianon por ĵazbandoj en Vieno. En 1959 li ekhavis stipendion de muziklernejo en Bostono, sed li forlasis ĝin baldaŭ por labori kun la trumpetisto Maynard Ferguson. De 1961 ĝis 1970 Zawinul estis pianludisto kaj sukcesa komponisto de la ĵazbando de la fama saksofonisto Cannonball Adderley. Post mallonga kuniĝo kun Miles Davis en 1970/71, li fondis kune kun la saksofonisto Wayne Shorter la bandon Weather Report, kiu restis ĝis 1985 la plej sukcesa bando de fuzia muziko. En 1987 sekvis Weather Update kaj en 1992 la Zawinul Syndicate. Lia albumo Vienna Nights el la jaro 2005 estas dediĉata al Thomas Klestil, multjara amiko kaj prezidanto de Aŭstrio. En 2007 Zawinul malsaniĝis kaj restis ofte en hospitalo. Post sessemajna Eŭropo-turneo li mortis la 11-an de septembro 2007 en Vieno.

Lia ludo, kiu estas inspirita precipe de la bluso, kaj lia modera uzado de elektroniko faris de li unu el la plej gravaj ĵazistoj eŭropaj.

Diskografio (elekto) redakti

  • Zawinul (1971)
  • Dialects (1986)
  • Lost Tribes (1992)
  • My People (1996)
  • World Tour (1998)
  • Faces & Places (2002)
  • Vienna Nights - Live at Joe Zawinul's Birdland (2005)
  • Brown Street (2006)

kune kun Weather Report:

  • Weather Report (1971)
  • I Sing The Body Electric (1972)
  • Live In Tokyo (1972)
  • Sweetnighter (1973)
  • Mysterious Traveller (1974)
  • Tale Spinnin' (1975)
  • Black Market (1976)
  • Heavy Weather (1977)
  • Mr. Gone (1978)
  • 8:30 (1979)
  • Night Passage (1980)
  • Weather Report (1982)
  • Procession (1983)
  • Domino Theory (1984)
  • Sportin' Life (1985)
  • This Is This (1986)
  • Live and Unreleased (2002)
  • Forecast: Tomorrow (2006)

Eksteraj ligiloj redakti