Johan Vaaler (Aurskog, 15-an de marto 1866Kristiania, 14-an de marto 1910) estis norvega inventisto. en 1899 li akiris patenton por la paperklipo. Li ofte estas konsiderata kiel la inventisto de la paperklipo, kvankam dum la momento de la patentakiro jam ekzistis paperklipoj.

Johan Vaaler
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1866 (1866-03-15)
en Aurskog-Høland
Morto 14-an de marto 1910 (1910-03-14) (43-jaraĝa)
en Christiania
Lingvoj norvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Tamen, la ligo inter Vaaler kaj la "invento" de la paperklipo rezultis finfine en nacia simbolo de Norvegio. Dum la rezistbatalo kontraŭ la okupacio de la nazioj en la Dua Mondmilito, post malpermeso porti insignojn kun naciaj simboloj aŭ la inicialojn de la fuĝinta Reĝo Haakon VII, multaj norvegoj portis paperklipojn kiel anstataŭaĵo de la pli malkaŝaj naciaj simboloj. La praktiko de la portado de paperklipoj evoluis" ĉar la paperklipo estis norvega invento kies origina funkcio estis kunligi la norvegojn". Nuntempe la portado de paperklipo estas konsiderata kiel patriotisma simbolo en Norvegio.

Statuo de giganta paperklipo en Oslo servas kiel honoro al Vaaler, kiu ankaŭ estas konata kiel la paperklip-miliardulo.

Statuo de paperklipo en Oslo (tamen ne estas la Vaalera varianto)
La paperklipo de Vaaler