Johan t'Serclaes van Tilly

Grafo Johan t'Serclaes van Tilly (naskiĝinta en la februaro de 1559 sur Kastelo Tilly en Villers-la-Ville, mortinta en la 30-a de aprilo 1632 en Ingolstadt) estis imperiestra batalestro dum la Tridekjara milito.

Statuo de Tilly ĉe la munkena Feldherrnhalle

Vivo redakti

Tilly servis unue en Hispanujo kaj por la imperiestro. En 1610 li transprenis, petite de Maksimiliano la 1-a (Bavario) la gvidon de la Dua Katolika Ligo kaj iĝis en 1620 ties grandleŭtenanto. Li transformis ĝin - kiel ankaŭ la armeon de Bavario - al efektiva militistaro venkonte kun ĝi ĉe la unua decida Batalo sur Blanka monto la 8-an de novembro 1620 kontraŭ la bohemujajn trupojn.

Dum 1623/24 li rekatolikigis en la nordo de la Imperio la princepiskopujojn de Halberstadt, Hildesheim, Minden kaj Osnabrück. Dum la dua fazo de la milito Tilly venkis ĉe la batalo apud Lutter am Barenberge la 27-an de aŭgusto 1626 la danan reĝon Kristianon la 4-an. Post la demisio de Albrecht von Wallenstein li estis nomumita en 1630 fare de imperiestro Ferdinando la 2-a ĉefkomandanto (generalissimus) de la imperiestraj trupoj (germane: Kaiserliches Aufgebot) kiel ankaŭ de la Ligo.

En majo 1631 Tilly konkeris Magdeburgon, en masakro kun ŝoka kaj eĉ por tiu tempo nekutima krueleco[1]. La 17-an de septembro 1631 li estis venkita de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo ĉe Breitenfeld. La 15-an de aprilo 1632 la svedoj venkis lin denove ĉe Rain am Lech; li mortis pro la vundoj kaptitaj dumbatale.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti