Johana de Anglio (reĝino de Sicilio)

Johana de Anglio (naskiĝis oktobron 1165, mortis la 4-an de septembro 1199) estis filino de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonora de Akvitanio, kaj edzino de Vilhelmo la 2-a de Sicilio.

Johana de Anglio
Reĝino de Sicilio
Johana de Anglio kaj Rikardo la 1-a salutas Filipon la 2-an de Francio
Johana de Anglio kaj Rikardo la 1-a salutas Filipon la 2-an de Francio
Persona informo
Joan of England
Naskiĝo 1165
en Château d'Angers
Morto 24-an de septembro 1199 (1199-09-24)
en Rueno
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Abatejo Fontevraud vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Johano de AnglioGotfredo de JorkoHenriko la Juna ReĝoGotfredo la 2-aRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Edz(in)o Vilhelmo la 2-a (Sicilio)Rajmondo la 6-a (Tuluzo)
Infanoj grafo Rajmondo la 7-a de Tuluzo • Bohemundo, duko de Apulio • Wilhelmina de Toulouse • Richard de Toulouse vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reĝino de Sicilio redakti

Ŝi naskiĝis en la kastelo de Angers, Anĵuo kaj pasis sian junecon ĉe la patrinaj kortegoj ĉe Winchester kaj Poitiers. En 1176 Vilhelmo la 2-a de Sicilio sendis amabasadorojn al la angla kortego por peti ke li edziĝus al Johana. Ili formale fianĉiĝis la 20-an de majo. La 27-an de aŭgusto Johana ekvojaĝis al Sicilio, eskortata de Johano de Oksfordo (episkopo de Norwich) kaj sia onklo Hamelin de Warenne (5-a Grafo de Surrey). Reprezentantoj de la sicilia reĝo renkontis ŝin en ĉeftera Eŭropo kaj, post danĝera velado, ŝi atingis Sicilion. Tie, la 13-an de februaro 1177, en la katedralo de Palermo okazis la geedziĝo kaj ŝia kronado kiel reĝino de Sicilio.

Johana kaj Vilhelmo havis nur unu infanon, Bohemond, kiu mortis infane.

Malliberiĝo redakti

Post la morto en 1189 de ŝia edzo, la nova reĝo Tankredo malliberigis ŝin. La sekvantan jaron ŝia frato Rikardo la 1-a alvenis al Sicilio kun krucmilita armeo kaj postulis ŝian liberiĝon, kune kun ŝia tuta doto. Tankredo rifuzis kaj Rikardo kaptis monaĥejon kaj kastelon en Sicilio kaj Mesinon. Fine en marto 1191 estis akordo inter Tankredo kaj Rikardo kaj Johana liberiĝis.

Johana kaj Berengaria de Navaro redakti

La saman monaton Eleonora de Akvitanio alvenis al Mesino kun Berengaria de Navaro, kiu estis fianĉiĝita al Rikardo. Eleanora reiris al Anglio, petante Johanan prizorgi Berengarian. Ĉar estis Karesmo, ne ablis okazigi la geedziĝon. Rikardo kaj la angla armeo ekvelis; ankaŭ Johana kaj Berengaria: sed tempesto disigis la ŝipojn. Rikardo atingis Kreton sed Johana kaj Berengaria grundiĝis proksima al Kipro. La tirana reganto de Kipro, Isaako Komnenos, estis kaptonta ilin kiam subite aperis la ŝipoj de Rikardo. La princinoj saviĝis, sed Isaako Komnenos kaptis la trezoron de Rikardo. Tiu persekutis kaj kaptis lin, ĵetis lin en kelkarceron, kaj edziĝis al Berengaria en Limasolo. Johana kaj Berengaria pluvojaĝis al Akko.

Edziĝ-proponoj redakti

Johana estis la plej favorata filino de Rikardo, sed malgraŭ tio li uzis ŝin por politikaj celoj. Li eĉ sugestis ke ŝi edziĝus al Al-Adil la 1-a, frato de sia kontraŭulo Saladino, kaj ke ili kune reĝus Jerusalemon: tamen Johana rifuzis edziĝi al islamano kaj Al-Adil same rifuzis edziĝi al kristanino. Filipo la 2-a de Francio ŝajne proponis geedziĝon, sed ankaŭ tiu propono kolapsis, eble pro tro da parenceco: Ludoviko la 7-a, la patro de Filipo, estis la unua edzo de la patrino de Johana.

Grafino de Tuluzo redakti

Fine en oktobro 1196 Johana edziĝis al Rajmondo la 6-a de Tuluzo. La doto estis Quercy kaj Agenais en sudokcidenta Francio. Tamen Rajmondo mistraktis ŝin kaj ŝi teruriĝis de liaj kavaliroj. Ŝi naskis Rajmondon la 7-an kaj filinon kiu mortis infane. En 1199, dum ŝi denove gravedis, Johana devis kontraŭi ribelon de la lordoj de Saint-Félix-Lauragais kaj aliaj nobeloj. Dum sieĝo de ilia kastelo ŝi estis minacata de perfido sed eskapis. Ŝi iris norden, esperante ĝui la protekton de Rikardo la 1-a, sed trovis tiun mortintan ĉe Châlus. Ŝi plufuĝis al la kortego ĉe Rouen de ŝia patrino.

Morto redakti

Ŝi petis permeson eniri Abatejon Fontevraud. Kvankam ŝi gravedis, oni konsentis. Ŝi mortis dum akuŝo, kaj la bebo, Rikardo, mem mortis tuj post rapida bapto. Ŝi entombiĝis en la abatejo. Apud ŝi, en 1249 entombiĝis ŝia filo Rajmondo la 7-a.