Johana de Kastilio

Johana de Kastilio, nomata Johana la Freneza, hispane Juana la loca (naskiĝis la 14-an de novembro 1479 en Toledo, mortis la 12-an de aprilo 1555 en Tordesillas) estis de 1504 ĝis sia morto reĝino de Kastilio. Ŝi estis la filino de la "Katolikaj Gereĝoj" Izabela de Kastilio (1451-1504) kaj Ferdinando la 2-a de Aragono (1452-1516).

Johana de Kastilio
Reĝino de Kastilio kaj Leono
Regado kune kun Filipo la 1-a
1504 - 1506
Antaŭulo Izabela la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
Persona informo
Juana I la Loca
Joana la Boja
Naskiĝo 6-an de novembro 1479 (1479-11-06)
en Toledo
Morto 12-an de aprilo 1555 (1555-04-12) (75-jaraĝa)
en Tordesillas
Tombo Reĝa Kapelo de Granado vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanafrancalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro vd
Patro Fernando la 2-a de Aragono vd
Patrino Isabel la 1-a vd
Gefratoj Isabel de HispanioJohano de Aragono kaj KastilioMaria de HispanioKaterino de Aragono • Alonso de Aragón • Johano de Aragono • Alonso de Estrada vd
Edz(in)o Filipo la 1-a
Infanoj Eleonoro de Habsburgo • Karlo la 5-aIzabela de AŭstrioFerdinando la 1-aMaria de AŭstrioKatarina de Kastilio • Rietje Koane vd
Parencoj Henriko la 8-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la morto de ŝia patrino Izabela en 1504, Johana heredis la tronon de Kastilio-Leono kaj regis kune kun sia edzo Filipo la 1-a, nomata "Filipo la Bela", de Habsburgo, sed estis tiu kiu fakte regis profitante la mensan malforton de la reĝino. Tamen tio daŭris nur kvin monatojn, ĉar Filipo mortis.

Filipo mortis mem nur du jarojn post tio, kaj Johana, kiu laŭdire jam de junaĝo estis ege serioza kaj pezhumora, fariĝis tiel mense malsana ke oni konsideris ŝin ne regkapabla. Anstataŭ ŝi regis ŝia patro, Ferdinando la 2-a, ĝis sia morto en 1516, kaj post li ŝia filo Karolo la 1-a, ankaŭ konata kiel imperiestro Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.

Johana neniam reedziniĝis. Ŝi mortis soleca en la tiutempe nekutime alta aĝo de 75 jaroj.

Juana la Loca (Johana la Freneza) estas hispana filmo reĝisorita de Vicente Aranda, bazita sur la historio pri amo, ĵaluzo kaj politikaj konfliktoj ĉe la reĝino Johana la 1-a de Kastilio, kaj la reĝedzo Filipo la Bela. La filmo ricevis premiojn kaj famigis ĉefe la ĉefan aktorinon Pilar López de Ayala.

Idoj redakti

Johana kaj Filipo havis jenajn gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn: