Johann Adam Reincken

Johann Adam Reincken, ankaŭ Jan Adams (Jean Adam) ReinckenReinken, Reinkink, Reincke, Reinike (baptita je la 10-a de decembro 1623 en Deventer; † 24-a de novembro 1722 en Hamburgo) estis germana komponisto, orgenisto kaj gambovjolisto.

Johann Adam Reincken
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1643 (1643-12-10)
en Deventer
Morto 24-an de novembro 1722 (1722-11-24) (78-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj nederlandagermana
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Parencoj Heinrich Scheidemann
Andreas Kneller
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • viol player
vdr
Johann Adam Reincken

Vivo redakti

La familio de Reincken setlis en la jaro 1637 en Deventer en Nederlando. La noto en la baptolibro de 1643 en Deventer refutas la naskiĝdaton de 1623 transdonita de Johann Mattheson kaj la naskiĝlokon Wildeshausen. En Deventer Reincken ricevis sian unuan muzikinstruadon komence de la 50-aj jaroj de la 17-a jarcento. Ekde 1654 sekvis la studado de la orgenludado kaj de komponado ĉe Heinrich Scheidemann en Hamburgo.

Post mallonga okupo kiel orgenisto en Nederlando li revenis ĉ. 1658 al Hamburgo, por tie refoje kunlabori kun Scheidemann. Ĉ. en la jaro 1663 li eksukcedis tiun kiel orgenisto ĉe la Hamburga preĝejo St.-Katharinenkirche an. Ĉi tie li laboris ĝis sia morto. Reincken ne restis seninflua rilate al la hamburga muzika vivo. En la 1670-aj jaroj li ekz. varbis sukcese por la realigo de necesaj pligrandigoj ĉe la orgeno de la preĝejo St. Katharinen. Krome li instigis la realigon de ŝanĝoj kaj plibonigoj ĉe la sakralaj konstruaĵoj de Hamburgo kaj Nordgermanio. En 1678 li estis la kunfondanto de la Hamburga Oper am Gänsemarkt. Lia famo instigis la junan Bach dum ties jaroj en Lüneburg, viziti Reincken 1701 en Hamburgo, por studi ĉe li la orgenludadon. Bach estis ege impresita pro la improvizaĵoj de Reincken pri la ĥoralo "An Wasserflüssen Babylon". Poste Bach utiligis partojn (solmovimentoj movimentvicoj) el la suitokolekto Hortus Musicus (1687) de Reincken en siaj klavarkomponaĵoj BWV 954, 965 kaj 966.

Reincken mortis en 1722. Lia tombejo kaj epitafo ne troviĝas en la Hamburga, sed en la preĝejo St. Katharinen en Lübeck. Ĉi tie Reincken estis aĉetinta en 1702 de la familio de sia bofrato Andreas Kneller tombejon.

Graveco redakti

Reincken estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la Nordgermana Orgenskolo. Lia kompona kreado estas karakterizita ĉefe per sakralaj komponaĵoj, speciale ĥoraloj, fugoj kaj sonatoj. Kiel orgenisto li havis bonegan famon; precipe li estas konata pro siaj orgenimprovizadoj. Nur malmultaj el liaj verkoj nuntempe estas ankoraŭ konservitaj, kaj li mem eniĝis plejparte la forgeson.

En 2006 oni malkovris en la Anna-Amalia-Bibliothek kopion propramanan de Bach pri An Wasserflüssen Babylon de Reincken.

 
Johannes Voorhout, endoma muzika sceno, 1674; la viro ĉe la klaviceno en la mezo supozeble estas Reincken, maldekstre ĉe la gambovjolo Johann Theile, je la dekstra flanko aŭskultante Dietrich Bŭtehude

Verkoj (elekto) redakti

  • Ĥoralfantazioj
    • An Wasserflüssen Babylon
    • Was kann uns kommen an für Noth
  • Und es erhub sich ein Streit
  • Tokatoj
    • Toccata en g-minoro
    • Toccata en G-maĵoro
  • Les Cyclopes
  • Fugo en g-minoro

Literaturo redakti

Ulf Grapenthin: Bach und sein "Hamburgischer Lehrmeister" Johann Adam Reincken. In: Martin Geck (Hrsg.): Bachs Musik für Tasteninstrumente. Bericht über das 4. Dortmunder Bach-Symposion 2002. Dortmund: Klangfarben Musikverlag, 2003 (Dortmunder Bach-Forschungen Bd. 6) ISBN 3-932676-11-4

Ligiloj redakti