Johann Christian Reinhart

Johann Christian REINHART (naskiĝinta la 24-an de januaro 1761 en Hof, mortinta la 8-an de junio 1847 en Romo) estis germana pentristo kaj akvafortisto.

Johann Christian Reinhart
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1761 (1761-01-24)
en Hof
Morto 9-an de junio 1847 (1847-06-09) (86-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • landscape painter • pastoro • grafikartisto
vdr

Vivo redakti

Reinhart dediĉis sin unue je teologiaj studoj en Lepsiko frekventante paralele horojn privatajn ĉe Adam Friedrich Oeser pri desegnado kaj pentrado. En Dresdeno poste li finfine ekartistis. En 1789 li iris Romon kie li influitis de Asmus Carstens kaj Joseph Anton Koch kaj ekloĝis ĉefdomicile.

Graveco redakti

Reinhart estis reprezentanto de historia-stilisma pejzaĝpentrado. Same kiel la kamaradoj li faris elstarajn laboraĵojn desegnade, dume liaj olebildoj suferas je dureco kaj malvarmeco de koloroj. Ili temas ĉefe pri ĉaseblaj bestoj respektive mitologiaj kaj ĝenraj figuroj. Kun Jacob Wilhelm Mechau el Lepsiko kaj Albert Christoph Dies el Hanovro li publikigis 72 akvafortajn broŝurojn pri Italujo (Nurenbergo 1799). Liaj plej imponaj laboraĵoj de la malfrua tempo estis la pentraĵoj en Massimi-palaco en Romo kun kvar temperaj bildoj, nome aspektoj de la Malta-vilaro por la bavara reĝo Ludoviko la 1-a.

Literaturo redakti

  • Baisch: Johann Christian Reinhart und seine Kreise, Lepsiko 1882

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 760 kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti