Johann Christoph Kunze

Johann Christoph KUNZE (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1744 en Artern, mortinta la 24-an de julio 1807 en Novjorko) estis amerika protestantisma pastoro, edukisto, verkinto kaj teologo.

Johann Christoph Kunze
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1744 (1744-08-05)
en Artern
Morto 24-an de julio 1807 (1807-07-24) (62-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Infano Anna Margaretta Kunze
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1758, kiam liaj gepatroj mortis, li komencis studi en la orfejo en Halle (Saale). Li ricevis klasikan trejnadon en la Monaĥeja lernejo Roßleben kaj en la gimnazio Merseburg antaŭ ol frekventi la Universitaton de Lepsiko. Tie li studis historion, filozofion kaj teologion. Li laboris kiel instruisto kaj orfejinspektisto antaŭ esti konsekrita pastoro.

En 1770 Kunze elmigris al Usono por funkcii kiel vica pastoro ĉe la Preĝejo Sankta Mikaelo kaj la Kirko Zion en Filadelfio. En 1771 li geedziĝis kun Margaretta Henrietta (1751-1831), la filino de Henry Melchior Mühlenberg. En 1779 li sukcedis Muhlenberg-on kiel ĉefan pastoron de Zion-kirko iĝante la plej altranga lutera ministro en Filadelfio kaj membro de la komisiono de kuratoroj de la Universitato de Pensilvanio. En 1780 li retiriĝis de la estraro por iĝi profesoro de la lingvoj germana kaj la hebrea.

Instruante, li kaj kolega germana lutera pastro, Justus Henry Christian Helmuth, provis malsukcese establi germanan kolegion ene de la universitato.

En 1784, Kunze estis elektita membro de Amerika Filozofia Societo (American Philosophical Society) kaj akceptis deĵoron sur posteno ĉe Kirko Triunuo kaj Kirko Kristo en Novjorko. Krome li iĝis profesoro de orientaj lingvoj ĉe Columbia College. En 1785, Kunze funkciis kiel oficiala tradukisto por la Usona Kongreso. Kunze estis flua en kvin lingvoj kaj ankaŭ studis medicinon, astronomion kaj numismatikon. Post la morto de John Christopher Hartwick en 1796, Kunze iĝis la fonddirektoro de Hartwick-seminario. Kiel gvidanto de domo de Hartwick, Kunze laboris por establi Protestantisman seminarion en Ameriko. Kunze estis la persona elektito de Hartwick kiel direktoro de la seminario. Eminentaj politikaj kaj religiaj gvidantoj kiel Jeremiah Van Rensselaer kaj Frederick Muhlenberg konvinkis Kunze direkti la seminarion kaj kontinue instrui teologion hejme en Novjorko. En 1816, la parlamento de la ŝtato novjorka integrigis la novan lernejon - la unuan luterisman seminarion en Ameriko - kiel klasikan akademion kaj teologiseminarion sub la administradon de la urbo Hartwick.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Christopher Kunze en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti