Johann Friedrich Oberlin

luterana pastro kaj sociala reformanto

Johann Friedrich OBERLIN (naskiĝinta la 31-an de aŭgusto 1740 en Strasburgo, mortinta la 1-an de junio 1826 en Waldersbach) paroĥestro luterana el Alzaco estis, sociala reformanto kaj verkinto de edifaj verkoj.

Johann Friedrich Oberlin
Persona informo
Jean-Frédéric Oberlin
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1740 (1740-08-31)
en Strasburgo
Morto 1-an de junio 1826 (1826-06-01) (85-jaraĝa)
en Waldersbach
Tombo Fouday vd
Lingvoj francagermanalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Subskribo Johann Friedrich Oberlin
Memorigilo Johann Friedrich Oberlin
Familio
Patro Johann Georg Oberlin vd
Gefratoj Jérémie Jacques Oberlin vd
Profesio
Okupo filantropopastoroedukisto • Protestanta reformisto • teologo vd
Laborkampo edukoteologioreformo vd
Aktiva en Alzaco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la instruisto Johann Georg Olberlin li studis teologion en Strasburgo kaj magistriĝis en la jaro 1736-a. En la jaro 1766 li iĝis paroĥestro en Waldersbach en la Ŝtona valo (Ban de la Roche) proksime de la Vogezoj. Tie li modernigis agrikulturajn kaj hortikulturajn praktikojn kaj konstruigis kaj pontojn kaj stratojn. Krome li malfermis uzinetojn (por ŝpinado, teksado ks.) en tiu malriĉa regio por kio li ade ricevis helpon fare de la amiko bazela Johann Lukas Legrand.

Oberlin por la infanoj elpensis bazlernejsimilan kunvenejon (salle d'asile) kiun estris Louise Scheppler: sekve kelkaj taksas lin iel antaŭulo de Friedrich Froebel. Ĝenerale kreskegis danke al Oberlin la vivkvalito kaj la nombro de la enlogantoj en la de li prizorgataj teritorioj kio impresis multajn homojn en tuta Eŭropo. Kiam multaj lokuloj suferis pro malsato en la jaroj 1816 kaj 1817 Oberlin organizis efikan helpon. Rilate al siaj teologiaj vidpunktoj li sekvis ideojn de mistikismo laŭ pietismaj ideoj. La tiam jam freneza Jakob Michael Reinhold Lenz trovis por kelke da tempo hejmon en la paroĥejo de Oberlin pri kio raportis kortuŝe la psiĥologia novelo Lenz de Georg Büchner.

Verkaron lian eldonis Burckhardt en Stuttgart en 1843 en kvar volumoj. Tombo lia troviĝas en Fouday kaj la enskribaĵo surtomboŝtonkruca estis Por la patro Oberlin. Fratro lia Jeremias Jakob Oberlin estis fama verkisto, filologo, eldonisto kaj bibliotekisto.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Lepsiko 1908, p. 866 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti