Johann Georg Schröter

Johann Georg SCHRÖTER, ankaŭ Schröder (baptita la 20-an de aŭgusto 1683 en Berlstedt, mortinta la 24-an de aŭgusto 1747 Mühlhausen) estis germana orgenfaristo.

Johann Georg Schröter
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1683 (1683-08-20)
en Berlstedt
Morto 24-an de aŭgusto 1747 (1747-08-24) (64-jaraĝa)
en Mühlhausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr
Schröter-orgeno en la Petro-kirko en Wandersleben

Vivo redakti

Johann Georg Schröter, filo de kamparano, eklernis la metion de orgenfarado inter 1701 kaj 1708 ĉe Johann Conrad Vockeroth, kies ateliero troviĝis en Berlstedt. Li estis lernoknabo ĉe diversaj majstroj, ekz. ĉe la ohrdrufano Johann Gottfried Sterzig. Sed en 1712 Schröter iris al Erfurto kie li ricevis kaj la civitanecon kaj la altvaloran orgenfarprivilegion, danke al kio li komisiitis dum la sekvintaj jaroj per multaj mendoj ene kaj ekstere de Erfurto. Verŝajnas maldaŭra kunlaborinteco lia en la fabriko de Georg Christoph Stertzing pro ke Schröter finfaris ties lastan orgenon en la aŭgustenana kirko.

Lia disĉiplo Franciscus Volckland kaj samnaskiĝurbano eble estis parenca al li. Tamen Volckland malsukcesis en la atingo de la orgenfarista privilegio pro ke iĝis longa kverelo kun Schröter. Sendepende ambaŭ gravis pri konstrustilo orgena tipe por la orgeno turingia en la 18-a jarcento. Multaj disĉiploj elvenis el la laborejoj de la du majstroj.

La ateliero de Schröter troviĝis ĉe la erfurta Gotthard-strato nr 23 estante de grandega elradiado al multaj regionaj instrumentfaristoj. Bedaŭrinde ĉe vivofino Schröter devis sperti la deklivon ekonomian de sia firmao kiu vendotis kiel ankaŭ la loĝejo "Zum Eisenberge". La lastan jaron vivan li pasigis en Mühlhausen kie li riparis la orgenon de la Preĝejo Sankta Blazio (Mühlhausen). Li mortis dumlabore.

Graveco redakti

Dum la unua duono de la 18-a jarcento la orgenfarado turingia vere floregis. Tio ŝuldiĝis ankaŭ al la eklezihistorio kiu antaŭenpuŝis riĉan muzikan vivon en kvazaŭ ĉiu vilaĝo kun propra kantoro kaj dumdimanĉaj altkvalitegaj muzika diservo-akompanado. Kelkaj el ili eĉ estis lertaj komponistoj. Treege elstara ekzemplo por muzika familiaro turingia estis la Bach-oj.

Johann Georg Schröter kaj liaj kolegoj trovis antaŭ sin okupkampon sufiĉe defian. Per transdono de spertoj kaj konoj metiaj inter multaj generacioj kaj interŝanĝoj neniamĉesantaj evoluis orgenfarstilo taŭgigita ĝuste por la koncernita regiono. Pro la socia renomo eblis ŝatiĝi en ĉiuj sociaj klasoj ene kaj ĉirkaŭ Erfurto.

La orgenoj de Schröter havas multajn variojn da kolorigaj voĉoj en la baza tonsistemo kaj fortan, facilirantan teknikan tuton. Ĉiam denove la ĉe liaj instrumentoj ludintaj muzikistoj atestis ties bonegan kvaliton. Je ekzemplo servu Johano Sebastiano Bach mem kun lia ekspertizo pri la Schröter-orgeno en la aŭgustenana preĝejo erfurta. Tie Bach konfirmis ke jam tiu unua majstroverko orgenfara ne supereblus; la dua instrumentkvalito-kontrolanto estis la arnstadtano Johann Anton Weise. Sole tiu ĉi pozitiva agnosko sekurigis al Johann Georg Schröter multajn komisiojn servante kiel reklamilon.

Krom Volckland estis inter lia disĉiplaro Johann Stephan Schmaltz, Johann Paul Trampeli kaj lia nevo Johann Georg Stein. Tiu lasta iris post la fermo de la Schröter-ateliero erfurta al Norda Germanio kie li tiel hejmigis la stilon de la erfurta skolo.

Verkoj (novefaritaĵoj nur) redakti

En kazo de malmencio la instrumentoj ne konserviĝis.

Literaturo redakti

  • Hartmut Haupt: Orgeln in Nord- und Westthüringen. Verlag Ausbildung + Wissen, Bad Homburg/Leipzig 1998.
  • Torsten Sterzik: Zwei Orgelbauer – eine Schule. Zum 300. Geburtstag von F. Volckland und J. Chr. Dotzauer. Ĉe: Thüringer Orgelsommer e.V. (eld.): Thüringer Orgeljournal 1996, Arnstadt 1996, p. 27 ss.
  • Bernd Kramer: Die Schröter-Orgel in der St. Petrikirche zu Wandersleben. Festschrift zur Orgelweihe am 3. Oktober 1999, Wandersleben 1999.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Georg Schröder en la germana Vikipedio.