Johann Heinrich Kopp

germana kuracisto, naturalisto kaj kemiisto

Johann Heinrich KOPP estis germana kuracisto, akademiulo kaj natursciencisto kies ĉefaj aktivecaj areoj estis medicino, kemio kaj mineralogio. Li estis patro de la kemiisto Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892). La alnomo pri la astmo de Kopp estis kreita omaĝe al liaj kontribuoj por la medicino.[2]

Johann H. Kopp
(1777-1858)
Germana kuracisto, sciencisto kaj patro de la kemiisto Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892)[1].
Germana kuracisto, sciencisto kaj patro de la kemiisto Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892)[1].
Persona informo
Naskiĝo 17-a de septembro 1777
en Hanau, Germana Imperio
Morto 28-a de novembro 1858
en Hanau, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rinteln
Universitato de Marburgo
Universitato de Jena
Familio
Infanoj Hermann Franz Moritz Kopp vd
Profesio
Okupo natursciencisto • mineralogo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis medicinon en la Universitatoj de Rinteln, Marburgo kaj Jena diplomiĝinte en 1801. Kune kun Ernst Karl Friedrich Merz (1776-1813) kaj Karl Cäsar von Leonhard (1779-1862) li disvolvis la verkon pri la "Ĝeneralaj Tablaj Sistemaj aspektoj pri la mineralaj korpoj[3] Kiel kuracisto, li laboris en Rödelheim, tie kie li establiĝis plenumante medicinon en tiu urbo. Ekde 1807 li laboris kiel profesoro pri kemio, fiziko kaj naturhistorio ĉe la Liceo de Hanaŭ.

En 1813, li nomumiĝis oficiala kuracisto kaj en 1815 li ricevis la postenon de konsilisto. En 1815, li iĝis privata kuracisto de la Elektoro de Hesio, en Hofrat. En 1808, li iĝis unu el la fondintaj membroj de la "Societo de Wetteraŭ"[4] kaj aktivis kiel direktoro inter 1826 kaj 1828. En 1808, li elektiĝis kiel koresponda membro de la Akademio pri Sciencoj de Göttingen. Inter 1808 kaj 1820 li estis eldonisto de la Jarlibro por la Ŝtata Medicina Scienco.

En 1832, Kopp agnoskis la homeopation kiel kuracmetodo por specifaj malsanoj. Sennombraj estas la vasta kvanto da skribitaĵoj dediĉitaj al la tema medicino. Lia plej sukcesa verko estis tiu en la kampo de la jurmedicino. En 1808, li provizis unu el la unuaj priskriboj pri la mineralo bieberito, raportita kiel "kobalta vitriolo" aŭ "sulfato de kobalto".

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. History of Analytical Chemistry: International Series of Monographs in ...
  2. Stedman's Medical dictionary
  3. germane: Systematisch-tabellarische Uebersicht und Charakteristik der Mineralkörper
  4. Jahresbericht der Wetterauischen Gesellschaft für die Gesammte Naturkunde zu .... La societo de Wetteraŭ estas institucio kreita por homoj amantoj de la naturo kies tasko estis esplori kaj protekti la naturon. Ĝi estis kreita en la 10-a de aŭgusto 1808 de Karl Cäsar von Leonhard kaj Johann Heinrich Kopp.