Johann Jacob Syrbius

Johann Jacob SYRBIUS, ankaŭ Syrbe, (naskiĝinta la 26-an de junio 1674 Wechmar, mortinta la 4-an de novembro 1738 en Jena) estis germana filozofo kaj protestantisma teologo.

Johann Jacob Syrbius
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1674 (1674-06-26)
en Wechmar
Morto 4-an de novembro 1738 (1738-11-04) (64-jaraĝa)
en Jena
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Johann Jacob estis filo de la paroĥestro Johann Heinrich Syrbius kaj de Anna Dorethee Mose; li komence ankaŭ edukitis fare de la patro kaj de privataj instruistoj. Poste li frekventis ekde septembro 1684 la lernejon Gymnasium Gleichense en Ohrdruf, kiun tiam estris Philipp Jacob Spindler (1624–1696). En 1691 ekinstruistis tamen denove de la patro. Kelkajn monatojn poste li ŝanĝis la lernejon kaj iris al Gymnasium illustre je Gotao kiun estris Georg Heß (1613–1694). Tie aktivis instruiste i.a. Johann Heinrich Rumpel, Gottfried Vockerodt (1665–1727), Wilhelm Ernst Tentzel kaj Johann Balthasar Strobel (1635–1711) . Imponis la junan Syrbius ankaŭ la teologo kaj inspektoro Johann Heinrich Fergen (1643–1708).

En la 18.10.1693 ekstudentis Syrbius ĉe la Universitato de Jena pri teologio sub la profesoroj Friedemann Bechmann, Valentin Veltheim (1645–1700) kaj Georg Götze (1633–1699). Krome li ĉeestis filozofiajn prelegojn de Caspar Posner (1659–1700), Johann Andreas Schmidt, Georg Albrecht Hamberger (1662–1716), Georg Schubart kaj Johann Andreas Danz. En la 16.10.1696 Syrbius magistriĝis pri filozofiaj sciencoj kaj en julio 1701 li iĝis helpanto ĉe la fakultato pri filozofio. En la 28.4.1704 li ekdeĵoris ĉe la gimnazio de Eisenach.

En la 11.10.1707 li transprenis la katedron pri logiko kaj metafiziko de la Universitato de Jena kaj furoris tre kiam li defie provokis la iluminismon de Christian Wolff . En la 27.6.1730 li iĝis eksterorda profesoro pri teologio kaj en la 11.7. samjare doktoro pri teologio. En 1734 oni nomumis lin orda profesoro pri teologio kaj taksitis luterano tolerema kiu ja cedis al la pietismo tiam moda ekziston en la kadro de racia eklektiko. Krome Syrbius ankaŭ engaĝiĝis altlernejorganizade. Li estis ekzemple kelkajn fojojn dekano de la filozofia fakultato kaj en la someraj semestroj 1714, 1722, 1736 respektive la vintran semestron de 1738 rektoro. Mortinte deĵorante li ĝuis publikan entombiĝon en la 6.11.1738.

Li estis kvarfoje edziĝinta. Liaj gefiloj estis Paul Friedrich, Christian Adolf, Christian Ludwig , Frederica Louisa, Maria Christina, Friederica Elisabeth, Heinrich August, Johannes Jacob, Ĉarlotta Wilhelmine, Ernst Gottlieb kaj Maria Sophia Syrbius.

Verkoj redakti

  • Dissertatio de cultu Bacchi inter gentiles. Jena 1698
  • Diss. de numero et serie categoriarum. Jena 1699
  • Diss. de sabbato gentili. 1699. 1726
  • Diss. de Pythagora intra syndonem noscendo. Jena 1701 (Online)
  • Disputatio pro loco. Jena 1702
  • Epistola . . . de methodo humanioris doctrinae. Jena 1703
  • Diss. de autoritate scripturae S. inter gentiles. Eisenach 1704
  • Diss. de discrimine affectuum spiritualium et naturalium. 1706
  • Programma de definitione sapientiae. Jena 1707, (anonym)
  • Ausführliche Abfertigung der unbefugten Beschuldigungen u. s. w. Jena 1709
  • De re scholastica recte instituenda. 1711
  • Synopsis philosophiae rationalis. Jena 1716, (tiu chi verko reeldonitis en 1717 sub la titolo Institutiones philosophiae rationalis eclecticae en Jena kaj denove pligrandighinte en 1713)
  • Synopsis philosophiae primae. Jena 1716, (nova eldono sub la titoloInstitutiones philosophiae primae novae et electivae. Jena 1720, nova eldono plilarghigita en 1726)
  • Conspectus philosophiae naturalis eclecticae. Jena 1717
  • Diss. de originie Atheismi. Jena 1720
  • Kurze Anweisung zur Weisheit und allen dahin unmittelbar gehörigen Wissenschaften. Jena 1724
  • Diss. de desiderio hominis infinito. 1726, 4 vol.
  • Diss. de tenenda fidei christianae professione. 1780
  • Diss. de Pauli in urbem Romam ingressu. 1731, 15 vol.
  • Diss. de determinata futurorum contingentium veritate. 1738

Literaturo redakti

  • Christian Gottlieb Jöcher: * Allgemeines Gelehrten-Lexicon, Darinne die Gelehrten aller Stände sowohl männ- als weiblichen Geschlechts, welche vom Anfange der Welt bis auf die ietzige Zeit gelebt, und sich der gelehrten Welt bekannt gemacht, Nach ihrer Geburt, Leben, merckwürdigen Geschichten, Absterben und Schrifften aus den glaubwürdigsten Scribenten in alphabetischer Ordnung beschrieben werden. Verlag Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig, 1751, Bd. 4, Sp. 972
  • Acta historico-ecclesiastica, oder gesammlete Nachrichten von d. neuesten Kirchen-Geschichten. Siegmund Heinrich Hoffmann, Weimar, 1739, 3. Bd., 17. Teil, p. 447–463 [t.e. 747–763] (surrete)
  • Gabriel Wilhelm Goetten: Das Jetztlebende Gelehrte Europa, oder Nachrichten von Den vornehmsten Lebensumständen und Schriften Jetztlebender Europäischer Gelehrten, Welche mit Fleiß gesammlet und unpartheyisch aufgesetzt worden. Ludolph Schröder, Braunschweig, 1736, 2. Teil, S. 645–658 (Online) und Joachim Andreas Detz, Celle, 1737, 3. Teil, S. 834 (Online)
  • Paul TschackertSyrbius, Johann Jakob. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 37, Duncker & Humblot, Leipzig 1894, S. 290 f.