Johann Jakob Bernhardi

Johann Jakob BERNHARDI (naskiĝinta en la 1-a de septembro 1774 en Erfurto, mortinta samloke en la 13-a de majo 1850) estis germana botanikisto. Li nombriĝas inter la plej fruaj kaj internacie renomitaj plantgeografoj/-anatomoj.

Johann Jakob Bernhardi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1774 (1774-09-07)
en Erfurto
Morto 13-an de majo 1850 (1850-05-13) (75-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo botanikistokuracisto
vdr
Tropaeolum hayneanum, priskribita de Bernhardi

Vivo redakti

Bernhardi frekventis la Konsilantargimnazion kaj studis medicinon kaj botaniko ĉe la Universitato de Erfurto. Post diplomiĝo li praktikis medicinon por kelke da tempo en lia naskiĝurbo. En 1799 li estis nomita direktoro de la botanika ĝardeno ĉe Gartenstraße (posteulo de Naumburg), kaj en 1809 estis profesoro pri botaniko, zoologio, mineralogio kaj medicinaj materialoj ĉe la universitato. Li funkciis kiel direktoro de la botanika ĝardeno ĝis sia morto en 1850, estante entombigita en la centra avenuo de tiu botanika ĝardeno. Malgraŭ la malfermo universitata en 1816 ties botanika ĝardeno pluekzistis ĝis 1850, nur danke al privataj investadoj de Bernhardi. Al la Trommsdorff-Instituto (nuligita en 1828) li faris ekskursojn botanikajn ĉiun semajnon kun studentoj helpate ekde 1825 de F.H. Blitz.

Dum lia vivo danke al akiroj kaj kontakoj kun aliaj botanikistoj, li kunvenigis konsiderindan herbarion de 60,000 plantoj kun specimenoj de Nordameriko, Sudameriko, Azio kaj Afriko. En 1820 li iĝis membro de la renomita Akademio Leopoldina en Halle (Saale), kaj li estis ekde 1843 vicprezidanto de la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Prezento en Usono redakti

Post lia morto tiu herbario ne restis en Germanio. Pro la klopodoj de George Engelmann, kiu, en 1857, baldaŭ post la morto de Bernhardi aĉetis la kompletan herbarion por la kvanto de 600 dolaroj por Henry Shaw, fondinto de la Botanika ĝardeno de Misurio en Usono, ĝi formas la nukleon de la kolekto kaj la komencan muzeon de tiu Botanika ĝardeno. Aktuale la "Missouri Botanical Garden herbarium" enhavas pli ol 6.2 milionojn da specimenoj kaj la biblioteko pli ol 120,000 volumojn.

Johann J. Bernhardi legis kaj priskribis plurajn speciojn de orkideoj, inkluzive de Epipactis atrorubens. Li priskribis specion de rozo sen dornoj, Rosa × francofurtana, trovita en la ĝardeno de la domo de Johann Wolfgang von Goethe en Vajmaro. La genro Bernhardia (familio Psilotaceae) estas nomita en lia honoro.

Li estis redaktisto de la fakgazetoj Thüringische Gartenzeitung kaj Allgemein deutsches Gartenmagazin. La travojo Jacob-Bernhardi-Straße en Erfurto, estas nomita en lia honoro.

La normverkintmallongigo Bernh. kutimas indiki tiun individuon kiel la verkinton dum citado de botanika nomo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Catalogus plantarum horti Erfurtensis, 1799.
  • Systematisches Verzeichnis der Pflanzen, welche in der Gegend um Erfurto gefunden werden, 1800 *Anleitung zu Kenntnis der Pflanzen, 1804 (manlibro)
  • Beobachtungen über Pflanzengefäße, 1805
  • Ueber den Begriff der Pflanzenart und seine Anwendung, 1835

Eksteraj ligiloj redakti