Johann Joachim Becher

Johann Joachim BECHER, esperantigita Johano Joakimo Beĥaro (1635-1682) (pseŭdonimo: Solinus Saltzhal, 1654) estis germana kuracisto, alkemiisto, fizikisto, matematikisto, filologo kaj erudiciulo, kiu disvolvis la flogistonan teorion pri brulado, kaj arda defendanto de la aŭstra kameralismo. Li pasis sian vivon en la teritoriaj kortegoj de la Romia Sankta Imperio, pasie zorgante pri la intelekta kaj materiala reformado. Li estis privata kuracisto de Johann Philipp von Schönborn (1605-1673), ĉefepiskopo de Baviero, Ferdinando Maria (1636-1679), Duko de Bavario kaj en la imperia kortego de Vieno.

Johann Joachim Becher
(1635-1682)
Methodus didactica, verko publikigita en 1668
Methodus didactica, verko publikigita en 1668
Persona informo
Naskiĝo 6-a de majo1635
en Speyer,  Germanio
Morto oktobro 1682
en Londono,  Anglio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Prince-Bishopric of Speyer vd
Alma mater Universitato de Majenco
Profesio
Okupo kemiistoekonomikisto • universitata instruisto • kuracisto vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en SpeyerMajenco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Gravuraĵo de Johann Joachim Becher, antaŭ ol 1682

Beĥaro estis filo de protestanta pastoro kiu mortis kiam li estis ankoraŭ infano, kune kun du aliaj gefratoj. Kiam Beĥaro estis nur 13-jara li jam respondecis pri la vivo de sia patrino kaj fratoj. Li lernis kaj praktikis etajn manlaborojn kaj dumvespere li sin dediĉis al studoj plej variaj kaj per instruado li ricevis iom da helpo. En 1654, aĝante tiam 19-jara, li publikigis la verkon "Tractatus de lapide trismegisto", uzante la pseŭdonimon Solinus Saltzhal.

En 1657, li estis nomumita profesoro pri medicino en la Universitato de Majenco kaj kuracisto de la ĉefepiskopo-elektisto. Lia "Metalurgio" estis publikigita en 1660, kaj en la venonta jaro aperis la "Character pro notitia linguarum universali", en kiu li publikigas 10 mil vortojn por uzo kiel "Universala Lingvo" kaj proponis numeri la vortojn de la tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. En 1663, li publikigis sian "Oedipum Chemicum" kaj libron pri bestoj, plantoj kaj mineraloj: "Thier- Kräuter- und Bergbuch".

En 1666, li elektiĝis komercokonsilanto en Vieno, kie li ricevis la potencan apogon de la ĉefministro de la imperiesto Leopoldo la 1-a (1640-1705). Sendita de la imperiestro al Nederlando, dum dek tagoj li tie li verkis sian "Methodus Didactica", kiu forte influis Matthias Kramer (1640-1729), sekvata de "Reguloj pri la kristana alianco kaj politika parolado pri la ĉefaj kaŭzoj rilate al reprenado kaj perdo de urboj, landoj kaj respublikoj"[1]. En 1669, li publikigis "Physica subterranea" kaj en la sama jaro, li engaĝiĝis kun la grafo de Hanau en plano por rehavigi la "Nederlandan Gvianon" el la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio, kaj en projekto por kolonizi vastan regionon inter la Rivero Orinoko kaj la Amazono.

Intertempe, li estis nomumita kuracisto de la princoelektisto el Bavario, sed, en 1670, li troviĝis denove en Vieno sugestante starigon de silkofabriko kaj proponante skemojn por kreado de granda kompanio por komercado kun la Malaltaj Landoj kaj la kanalokonstruado por unuigi la Rejnon kaj la Danubon.

En 1678, li trapasis Anglion. Li voĵaĝis tra Skotlando kie li vizitis la minejojn laŭpete de Ruperto, Rejna palatinata princo (1619-1682). Samcele, li vojaĝis al Kornvalo, kie li pasis unu jaron. Komence de la jaro 1680, li prezentis dokumenton al la Reĝa Societo, kie li provis forpreni de Christiaan Huygens (1629-1695) la honoron uzi la pendolon kiel tempomezurado. En 1682, li reiris al Londono, kie li verkis "Chymischer Glücks-Hafen". En oktobro de tiu sama jaro li mortis.

Beĥaro estas la patro de la flogistona teorio. Li kredis ke kiam substanco ardas, alia substanco, konata kiel "terra pinguis" eliĝas. Surbaze de tiu ideo, Georg Ernst Stahl (1659-1734) defendis la flogistonan teorion.

Johano Beĥaro same estis la plej originala kaj influa teoriisto pri la kameralismo. Kiel kameralisto, li provis la balancon inter la bezono pri restarigo de la postmilita popolamaso-nivelo kaj la produktado, kaj en la kamparaj regionoj, kaj en la urboj. Tamen, pli serioze inklinita al negocaro kaj komerco, la aŭstra kameralismo helpis en la atentotransigo al la problemoj pri la urbekonomio de la monarko. Antaŭ ol sia morto, Ferdinando la 2-a (1578-1637) jam estis preninta kelkajn korektofarajn paŝojn por malpliigi la ŝuldojn de la bohemiaj urboj kaj meti limojn sur kelkaj komercaj rajtoj de la farmohava nobelaro.

Malgraŭ ke la antaŭaj Habsburgoj estis konservitaj la gildojn respondecaj por ilia restrikteco, malŝparado kaj la malalta valoro de la komerco ekzistanta, Ferdinando la 2-a pliigis sian premon per rajto-etendiĝo al privataj metiistoj, kiuj kutime ricevis fortikaĵon el potencaj lokestroj tiel kiel senjoroj, milito-komandantoj, preĝejoj kaj universitatoj. Edikto de Leopoldo la 1-a, en 1689, fordonis al la registaro la rajton pri kontrolado kaj administrado rilate al la nombro de la gildomembroj krom malpliigo sur la monopolo de tiu societoj. Multe antaŭ ol tio, Beĥaro estis ĉiam kontraŭ ĉiaspeca monopolo, kaj oni kredas ke triono el la 150 mil de la aŭstraj teritorioj apartenis al eksterleĝa laborantoj tute ne ligitaj al ajna gildo.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Regeln der Christlichen Bundesgenossenschaft and the Politischer Discurs von den eigentlichen Ursachen des Auf- und Abnehmens der Städte, Länder und Republiken.