Johann Josef Loschmidt

aŭstra kemiisto kaj fizikisto

Johano Jozefo LOŜMITO (1821-1895) estis aŭstra fizikisto kaj kemiisto, unu el la plej fruaj esploristoj de la teorio pri la atomvalento kaj la molekula grando. Li estas aŭtoro de traktaĵo Chemische Studien (1861), kie li proponis la reprezentadon de pli ol 300 molekuloj en maniero tre simila al tiu uzata de la modernaj kemiistoj. Inter tiuj komponaĵoj troviĝis la molekulo de Benzeno kaj la triazinoj. Kelkaj personoj, tamen, argumentas ke li malkovris la ciklan strukturon de la benzeno, kvar jarojn antaŭ ol August Kekulé, pli konata kaj ĝenerale akceptita kiel la malkovrinto de la cikla strukturo de tiu substanco.

Johann Josef Loschmidt
(1821-1895)
Kemiisto kaj mineralogo kiu laboris en la kampo de la termodinamiko, optiko, elektro-dinamiko kaj kristalografio.
Kemiisto kaj mineralogo kiu laboris en la kampo de la termodinamiko, optiko, elektro-dinamiko kaj kristalografio.
Persona informo
Naskiĝo 15-a de marto 1821
en Carlsbad, Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto 8-a de julio 1895
en Vieno,  Aŭstra imperio
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Karola Universitato de Prago
Profesio
Okupo fizikistokemiistoprofesoro vd
Aktiva en Vieno vd
Doktoreca konsilisto Jožef Stefan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektitaj publikaĵoj redakti

  • Chemische Studien, Constitutions formeln der organischen chemie in graphischer darstellung (Kemiaj studoj, konstituaĵoj kaj formuloj de la organikaj kemiaĵoj kaj grafikaj reprezentadoj, Vieno, 1861), in: Ostwalds Klassiker, Bd. 190, Lepsiko, 1913
  • Zur Konstitution des Äthers, (Pri la konstituado de la eteroj, 1862)
  • Zur Größe der Luftmoleküle, en: Pri la grando de la aermolekuloj, Analoj de la Akademio de Sciencoj de Vieno, 52, 2. Abt., S. 395-413, 1865
  • Zur Theorie der Gase, (Pri la Teorio de la Gasoj, 1866)
  • Stereochemische Studien I, (Stereokemiaj studoj), en: Wiener Monatshefte, 11 , S. 28-32, 1890

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti