Johann Kuhnau (* 6-a de aprilo 1660 en Geising; † 5-a de junio 1722 en Lepsiko) estis germana komponisto kaj verkisto de la baroko.

Johann Kuhnau
Persona informo
Aliaj nomoj Julius Kunstlieb • Johann Cuno
Naskiĝo 6-an de aprilo 1660 (1660-04-06)
en Geising, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 5-an de junio 1722 (1722-06-05) (62-jaraĝa)
en Leipzig, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Kruclernejo
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikologo • ĥorestrodirigento • muzika teoriisto • matematikisto • juristo
vdr

Vivo redakti

La filo de lignaĵisto lernis kiel stipendiato ĉe la fama gimnazio Kreuzschule en Dresdeno kaj poste studis filozofion kaj juron en Lepsiko, antaŭ ol li eklaboris kiel kantoro en Zittau. Per tio li konformis la tipon de akademie kleriĝinta kantoro, kutima ekde la reformacia epoko. Laŭ samtempula opinio li estis konsiderata kiel universala erudito inter la muzikistoj. Ĉe Johann Adlung ni legas pri Kuhnau: „mi ne scias, ĉu li alportis pli honoron al la ordeno de la tonartistoj aŭ al la aliaj eruditoj. Li estis erudita en la dioscienco, en la juroj, retoriko, poetiko, matematiko, fremdaj lingvoj kaj muziko.“ En 1682 li revenis al Lepsiko kaj du jarojn poste li fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo Thomaskirche. Ekde 1701 ĝis sia morto li estis Thomas-kantoro postsekvante Johann Schelle-n kaj tuja antaŭulo de Johann Sebastian Bach. Krome ekde 1701 li ankaŭ tenis la postenon de universitata muzikdirektoro.

Precipe pro siaj verkoj por klavarinstrumentoj Kuhnau famiĝis. Liaj „Biblische Historien“ (bibliaj historioj) por klaviceno estas rigardeblaj kiel programa muziko. Grava estas lia ekzercolibro por klavarinstrumentoj „Neue Clavierübung“, per kiu li ankaŭ influis sian posteulon Bach.

En siaj sakralmuzikaj verkoj Kuhnau estis malpli progresema kaj proksimas pli al la tonlingvaĵo de la fina 17-a jarcento. Pro sia universala kaj impona karaktero Kuhnau forte influus siajn samtempulojn.

Liaj muzikistoromanoj verkitaj fidele laŭ la stilo de Christian Weise tamen estas rigardataj kiel modelaj ekzemploj de „klera“ realisma prezentmaniero.

Verkoj (elektitaj) redakti

  • Ausgewählte Kirchenkantaten, kompil. Arnold Schering. Leipzig 1918
  • Ausgewählte Klavierwerke, kompil. Kurt Schubert. Mainz 1938
  • „Der musicalische Quacksalber“, kompil. Kurt Benndorf. Berlin 1900 (Ndr. d. Ausg. Dresden 1700)

Literaturo (elektita) redakti

  • Gerhard Dünnhaupt: „Johann Kuhnau“. En: Personalbibliographien zu den Drucken des Barock. Bd. 4. Hiersemann, Stuttgart 1991, S. 2463-69. ISBN 3-7772-9122-6
  • James Hardin: Realismus und die Gestalt des Caraffa in Johann Kuhnaus ‚Der musikalische Quacksalber‘“. In: Jahrbuch für internationale Germanistik. 8. 1980, 44-49
  • Richard Münnich: Kuhnaus Leben. En: Sammelbände der Internationalen Musikgesellschaft. 3. 1901-02, S. 473-527
  • Lois Evangeline Rimbach: The Church Cantatas of Johann Kuhnau. 2 Bde., Diss. Rochester 1965
  • Susanne Stöpfgeshoff: Die Musikerromane von Wolfgang Caspar Printz und Johann Kuhnau. Diss. Freiburg/B. 1960
  • Stephen Rose: 'The musician-novels of the German Baroque: new light on Bach's world', Understanding Bach 3 (2008), 55-66 [1]

Eksteraj ligiloj redakti