Johann Ludwig Krebs

Johann Ludwig KREBS (baptita 12-an de oktobro 1713 en Buttelstedt; † 1-an de januaro 1780 en Altenburg) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Johann Ludwig Krebs
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1712 (1712-11-30)
en Buttelstedt
Morto 1-an de januaro 1780 (1780-01-01) (67-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • liutisto
vdr

Vivo redakti

Johann Ludwig Krebs naskiĝis supozeble inter la 10-a kaj la 12-a de oktobro 1713 en Buttelstedt ĉe Vajmaro. Li estis unu de la tri filoj de Johann Tobias Krebs. Unuan muzikinstruon li supozeble ricevis de sia patro, kiu estis instruito de Johann Sebastian Bach kaj, ekde 1710, estis kantoro kaj orgenisto en Vajmaro. Post la morto de sia patrino Johann Ludwig translokiĝis kune kun sia patro al Buttstädt, kie tiu ektenis postenon kiel orgenisto.

En julio 1726, Johann Ludwig fariĝis lernanto ĉe la Thomas-lernejo en Lepsiko, kie li dum naŭ jaroj estis amiko, privatlernanto, kaj notkopiisto de Bach, la tiama kantoro.

„La plej elstaran muzikan talenton tamen posedis Johann Ludwig […] La rilato de Bach al ĉi tiu plej ŝatata lernanto estis aparte intima. Li admiris lian muzikajn atingaĵojn kaj ŝatis liajn klerajn konojn [… Li] eĉ penis eldoni liajn komponaĵojn […] Sendube li estis kiel orgenartisto la plej digna lernanto de Bach kaj unu el la plej grandaj, kiuj entute vivis post Bach.“ (Philipp Spitta, Bach-biografiisto, 1916)

Aŭdekzemplo de unu el liaj multnombraj orgenverkoj:

  Preludo en F, 780kB

Diversaj fontoj dokumentas lian elstaran orgenludadon. Krome Krebs ankaŭ ludis liuton, klavicenon, kaj violonon. Ekde 1730, li ankaŭ kantis en la ĥoro.

„Li ne nur estis bonega orgenludanto, sed ankaŭ fruktodona komponisto por orgeno, piano kaj eklezia muziko. […] Por markado de lia eminenteco liatempe diris la spritaj artoŝatantoj: En unu Bach [eo: rivereto] estis kaptita nur unu Krebs [eo: kankro].“ (Johann Nikolaus Forkel, Bach-biografiisto, 1802)

Bach donis al Krebs finfine la 24-an de aŭgusto 1735 laŭdan ateston. Post la lernado ĉe Thomas-lernejo Krebs studis ankoraŭ du jarojn filozofion ĉe la Universitato de Lepsiko.

La 4-an de majo 1737, Krebs fariĝis, post kiam li kandidatis por ĉi tiu posteno, katedral-orgenisto ĉe la Maria-Preĝejo je Zwickau. Tri jarojn poste, Johann geedziĝis kun la plej aĝa filino Sophie de la elektoprinca impostisto Nacke.

En 1742 Krebs kandidatis por la orgenistoposteno de la preĝejo Frauenkirche de Dresdeno kun ĝia pompa orgeno de Gottfried Silbermann, rifuzis tamen la konsenton – supozeble pro la nesufiĉa salajro. Jaron poste li kandidatis por la posteno de kastelorgenisto en Zeitz, al kiu li finfine estis vokita post specimenludado la 2-an de januaro 1743. Tie li disponis tamen nur pri mankohava orgeno.

Post la morto de Johann Sebastian Bach en la jaro 1750, Krebs kandidatis vane kiel sukcedanto de Bach kiel Thomas-kantoro. Sensukcese ankaŭ restis kandidatiĝo kiel orgenisto ĉe Sankta-Johano-Preĝejo je Zwickau, kiu ankaŭ loĝigis Silbermann-orgenon.

La 20-an de oktobro 1756 Krebs fariĝis orgenisto ĉe la kortego de Frederiko la 3-a de Altenburg, kie li ekĝuis la pompan orgenon, pretigita en 1739 far Tobias Heinrich Gottfried Trost. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto Novjaron de 1780.

„Ni ĝuis ĉi tie dum 23 tutaj jaroj la plezuron aŭskulti lin […] Ankoraŭ kiel multjarulo li estis junule laŭ fervoro, kiam li sidis antaŭ la orgeno.“ (J. F. Meyner, civitano de Altenburg)

Johann Ludwig Krebs postlasis sep gefilojn; tri el liaj filoj ankaŭ fariĝis muzikistoj.

Verkoj redakti

 
Komenco de la granda preludo f-minora por orgeno

De Krebs postdaŭris multaj komponaĵoj, kiuj tamen nur en la 20-a jarcento estis reeldonitaj. Plej konataj estas liaj orgenverkoj, tamen li verkis ankaŭ multajn kantajn kaj instrumentajn verkojn.

Kelkajn el liaj orgenverkoj oni atribuis en la pasinteco malprave al Johann Sebastian Bach. Pro tio, oni komparis dum longa tempo, ankaŭ pro nekono de la vera amplekso de la verkaro, la orgenkomponaĵojn de Krebs kun tiuj de lia instruisto. Krebs tamen trovis propran stilon, en kiu li ligis elementojn de la malfrua baroko kun tiuj de la sensiva stilo kaj kreis el tiuj multfacetajn, afekciplenajn komponaĵojn. Aparte liaj tokatoj kaj fantazioj surmontras unikan originalecon por la tiama epoko.

  • Felix Friedrich: "Eine echte Bachische Creatur..." Zum Gedenken an Ludwig Krebs, in: Sächsische Heimatblätter, Heft 2/1987, S. 67-68
  • Jean Horstman: The instrumental music of Johann Ludwig Krebs, Boston University (Dissertation), 1959.
  • Gerhard Weinberger: Gesamtausgabe der Orgelwerke von Johann Ludwig Krebs, Breitkopf & Härtel 1985.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Ludwig Krebs » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3330736 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)