Johann Baptist Mayrhofer (naskiĝis la 22-an de oktobro 1787 en Steyr; mortis la 5-an de februaro 1836 en Vieno) estis aŭstra poeto kaj intima amiko de komponisto Franz Schubert.

Johann Mayrhofer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1787 (1787-10-22)
en Steyr
Morto 5-an de februaro 1836 (1836-02-05) (48-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo poeto • libretisto • verkistokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naskiĝdomo ĉe [strateto]Pfarrgasse
Memortabulo ĉe la naskiĝdomo
Kopio de rezenzo fare de Mayrhofer pri la melodramo Zauberharfe de Schubert Melodram, 1820
Johann Mayrhofer (staranta tutdekstre) ĉe Joseph von Spaun dum Ŝubertiado en 1828, desegnaĵo de Moritz von Schwind (1868)

Vivo kaj verkaro redakti

Mayrhofer estis filo de prokuratoro kaj ekde 1806 ĝis1810 ano de Abatejo Sankta Floriano en Supra Aŭstrujo. Post sia malaliĝi el la abatejo li studis en Vieno juron kaj teologion, finante sukcesonta la du studojn. Dum lia studotempo li estis amikiĝinta kun verkisto Theodor Körner. Ekde 1814 ĝis la fino de sia vivo Mayrhofer laboris kiel librokontrolisto ĉe la ŝtata librocenzurejo sub la reĝimo de Metternich. Li bezonis ĉi tiun fi-laboron, kvankam ĝi malkonformis kun lia politika opinio.

En Vieno li konatiĝis en 1814 per Joseph von Spaun kun komponisto Franz Schubert kaj vivis kun la pli juna amiko ekde 1818 ĝis 1821 en loĝkomunumo. Schubert muzikigis 47 poemojn de Mayrhofer, inter ili la faman Lied eines Schiffers an die Dioskuren aŭ ankaŭ Der zürnenden Diana. Mayrhofer verkis por li ankaŭ la libretojn por du el liaj dramaj verkoj, kiuj tamen neniam estis prezentataj dum la vivotempo de la du verkintoj: Kaj de la kantteatraĵo Die Freunde von Salamanca (1815) kaj de la opero Adrast nur konserviĝis la tekstopartoj muzikigitaj de Schubert. Ernst von Feuchtersleben rezignis publikigi la ekzistantajn manskribaĵojn kadre de la eldonado de la poeziaĵoj postlasitaj de Mayrhofer.

En 1824 aperis kolekto de liaj poemoj. En 1829 li publikigis en la revuo Neues Archiv für Geschichte siajn „Erinnerungen an [memorojn pri] Franz Schubert“[1], kiuj entenas kelkajn rimarkindajn informojn pri Schubert kaj lia amikaro. En 1836 li mortigis sin en Vieno sekve de depresiopuŝo.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Ferdinand Brunold: Dichter und Componist|Dichter und Componist, en: Die Gartenlaube, jarkolekto de 1866, kajero 39
  • Constant von Wurzbach: Mayrhofer, Johann, en: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. volumo 17. Eldonejo L. C. Zamarski, Vieno 1867, pj. 186-190
  • Fritz List: Johann Mayrhofer, ein Freund und Textdichter Franz Schuberts. Universitato je Munkeno, doktortezo, 1921. Presado: Nittenau: Kangler: [1991]: 226 Bl.
  • Michael Maria Rabenlechner: Johann Mayrhofers Gedichte mit einem Lebensbild des Dichters. Wiener Bibliophilen-Gesellschaft 1938.
  • Ilija Dürhammer: »Was ich gefühlt, hast Du gesungen« – Neue Dokumente zu Johann Mayrhofers Leben und Schaffen. En: Mitteilungen der österreichischen Gesellschaft für Musikwissenschaft 31 (marton de 1997), pj.13-45.
  • Ilija Dürhammer: Schuberts literarische Heimat. Dichtung und Literatur-Rezeption der Schubert-Freunde. Vieno-Kolonjo-Vajmaro 1999.
  • Michael Kohlhäufl: Poetisches Vaterland. Dichtung und politisches Denken im Freundeskreis Franz Schuberts. Kassel 1999.
  • Susan Youens: Schubert’s poets and the making of lieder. Cambridge Univ. Press 1999.
  • Michael Lorenz: Dokumente zur Biographie Johann Mayrhofers. En: Schubert durch die Brille 25, junion de 2000, pj. 21-50.
  • Rita Steblin: Schubert’s Problematic Relationship with Johann Mayrhofer: New Documentary Evidence. en: Essays on Music and Culture in Honor of Herbert Kellman, 2001, pj. 465–495.
  • Michael Davidson, Henk Hillenaar: Schubert and Mayrhofer. Londono 2008.
  • Friedrich Buchmayr: Franz Schubert, der Linzer Freundeskreis und das Stift St. Florian. En: Schubert:Perspektiven 8, 2008, pj. 135-190.

Referenco redakti

  1. Faksimilo en: T. G. Waidelich: Franz Schubert. Dokumente 1817-1830 (Tutzing 1993), n-ro 699, p. 491sj.

Eksteraj ligiloj redakti