Johann Michael Bach la 1-a

Johann Michael Bach (* 9-an de aŭgusto 1648 en Arnstadt; † 17-an de majo 1694 en Gehren), filo de Heinrich Bach kaj frato de Johann Christoph Bach, estis germana baroka komponisto el la familio Bach.

Johann Michael Bach la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1648 (1648-08-09)
en Arnstadt
Morto 17-an de majo 1694 (1694-05-17) (45-jaraĝa)
en Gehren
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Heinrich Bach
Patrino Eva Hoffmann
Frat(in)o Johann Christoph Bach la 1-a
Infano Maria Barbara Bach
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Johann-Michael-Bach-Monumento en Gehren

Vivo redakti

Johann Michael ricevis muzikan edukadon de sia patro, poste li lernis ĉe la kantoro de Arnstad, Jonas de Fletin. Li estis komence kantoro en sia naskiĝurbo Arnstadt. En 1665 li sukcedis sian fraton Johann Christoph kiel kortega orgenisto ĝis 1673. En tiu ĉi jaro li transprenis de Johann Effler la orgenistopostenon en Gehren, kie li vivis ĝis sia morto. La 5-an de oktobro de la sama jaro li ankaŭ laboris kiel urba sekretario. Lia filino Maria Barbara Bach (1684–1720) geedziĝis la 17-an de oktobro 1707 kun Johann Sebastian Bach.

Ankaŭ li konstruis muzikinstrumentojn inkluzive klavicenojn.

Verkoj redakti

Johann Michael Bach kiel komponisto de la ĥoralmoteto li kreis rimarkindajn verkojn. De li konserviĝis en la malnov-bach-a arkivo 3 kantatoj, 11 motetoj same kiel 72 orgenĥoraloj. La plej konataj el inter ili estas la kantatoj Ach, bleib bei uns, Herr Jesu Christ (por ĥoro, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua), Liebster Jesu, hör mein Flehen (por soprano, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua) kaj Ach, wie sehnlich wart' ich der Zeit (ankaŭ por soprano, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua). Oni ankaŭ atribuas al li Arion kun 15 variacioj, konata per aranĝaĵo por harmoniumo far L. A. Zeliner.

  • Arioj: "Ach, wie sehnlich wart ich der Zeit", "Auf, lasst uns den Herm loben".
  • Motetoj: "Das Blut Jesu Christi" je kvin kantvoĉoj, "Fürchtet euch nicht" je kvin kantvoĉoj, "Herr ich warte auf dem Heil" je kvin kantvoĉoj, "Herr, wenn ich nur dich habe" je kvin kantvoĉoj, "Ich weiss, dass mein Erlöser lebt" je kvin kantvoĉoj, "Nun hab ich überwunden" je kvin kantvoĉoj, "Sei nun wieder zufrieden" je kvin kantvoĉoj, "Unser Leben ist ein Schatten" je naŭ kantvoĉoj.
  • Konĉertoj: "Ach bleib bei uns, Herr Jesu Christ", "Es ist ein grosser Gewinn".
  • Dialogoj: "Liebster Jesu, hör mein FIehen", "Benedictus".

Vidu ankaŭ redakti

Bach-monumento (Gehren)

Fontoj redakti

  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323
  • Musicalia, Enciclopedia y Guía de la Música Clásica, Editorial Salvat, 1986, ISBN 84-7137-872-8
  • Larousse de la musique, Librairie Larousse, 1957

Eksteraj ligiloj redakti