Johann Michael Rottmayr

Johann Michael ROTTMAYR (baptita la 11-an de decembro 1654 en Laufen, mortinta la 25-an de oktobro 1730 en Vieno) estis aŭstra pentristo. Lia patro estis komercisto kaj orgenisto. En 1690 li nuptis la salcburganinon Maria Helena Barbara Reischpeckh, bareldekoraciistino. En 1704 li nobeliĝis von Rosenbrunn.

Johann Michael Rottmayr
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1656 (1656-12-11)
en Laufen
Morto 25-an de oktobro 1730 (1730-10-25) (73-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Okupo
Okupo pentristo • artisto
vdr
kupola fresko de la Konventa kirko je Klosterneuburg

Vivo redakti

Laŭ unuaj lernadoj ĉepatrinaj li estis ekde 1675 en Venecio dum 13 jaroj disĉiplo kaj asistanto en la ateliero de Johann Carl Loth. Krom ebla partopreno en la interna farbado de la Krucifiksokapelo de la Katedralo de Sankta Vigilio de Tridento (1686/87) liaj artaj agadoj en Italujo ne konatas. Dum la fruaj verkoj (sed eĉ en verkoj tuj post 1688, jaro de la reveno Salcburgon) ankoraŭ diafanas la influo de Loth. Sed jam en la verkoj de la fruaj 1690-aj jaroj senteblas imitado de la koloroj de Petro Paŭlo Rubens (Himmelfahrt Christi, 1691, Michaelbeuren; Hl. Agnes, 1693–95, Hl. Sebastian, 1694, ambaŭ en la Katedralo de Passau; Himmelfahrt Mariens, 1696, Heiligenkreuz). Tiam Rottmayr rezignis pri klara pero de komponaĵoj kaj figurfaro laŭ la senco de roma floranta baroko (kp. la metodon de Pietro da Cortona) en favoro de intensa, hela kaj luma koloreco. Lia kolorpaletro preferas fajnajn nuancojn de la koloroj helflava, oranĝa, helblua, rozkolora. Ilia lazura ŝmiriĝo - laŭ ideoj de Rubens - ja unuigas la mole konturigitajn formojn kun firmaj korpoj.

Liaj unuaj freksoj, la en 1689 kreitaj mitologiaj scenoj en la fortimpresa salonego Karabinierisaal de la Malnova rezidejo (Salzburg) ankoraŭ tendencas al freŝa, robusta korpeco kaj koloreco. Sed Rottmayr jam en la jaro 1695 (kp. la alegoriajn freskojn en la prapatra salonego de la familio Althan ĉe Kastelo Frain) sukcesis danke al pli hela kaj harmonia kolorskalaro reestigi siajn lumajn tabulobildojn.

Ekde 1696 li loĝis en Vieno kaj iĝis grava dekoraciisto de la monarĥio de la Habsburgoj ŝatate kaj de sekularaj kaj de ekleziaj komisiantoj. La iimponaj freskaj aranĝoj de la sekvintaj jaroj estas atesto ke Rottmayr parkere lernis la teknikon de la iluziigaj dekoracioj en Romo (ekz. la freskoj de Pietro da Cortona ĉe Barberini-palaco kaj la roma Preĝejo Sankta Mario je Valicella. Tiajn teknikojn Rottmayr lerte taŭgigis por siaj celoj: en tiuj verkoj dominas sinfonio de ruĝo, flavo kaj bluo por la ĉefaj scenoj al kiuj flankaj scenoj samcentre aldonitas. Tial estiĝis en vastaj, helaj-aeraj ĉielregionoj ritmaj bildoj (Vroclavo: Mateo-kirko, 1704–06; Vieno: Petro-kirko, 1713/14; Melk: Konventa kirko, 1716–23). Inter liaj tiutempaj profanaj aranĝoj plej gravas la kune kun Martino Altomonte pentritaj luksaj ĉambroj de la Malnova rezidejo de Salcburgo (1710-14). En la scenoj el la vivo de Aleksandro la Granda, kiuj metitis kiel tolaj bildoj en stukajn kadrojn, videblas influoj de Paolo Veronese kaj ties posteuloj (rilate la perspektivo, fajne agordita kolorigo ktp.).

Ĉe la malfrua verkaro estanta sub la influo de la komenciĝinta baroka klasikismo li strebis je pli granda klareco kompona kun prefero de ununeca farbado kaj pligravigo de la figurkonturoj (Karlo-kirko de Vieno: Glorie des hl. Karl Borromäus,, 1725–30).

Graveco redakti

Rottmayr estis la plej konata kaj grava pentristo de la komenciĝinta floranta baroko en Aŭstrio: furoris kaj liaj tabulbildoj kaj liaj freskoj. Krom Michael Willmann el Silezio kaj Cosmas Damian Asam el Bavario kaj Bohemio li fondis norde de la Alpoj la monumentan pentradon. Ĝi estis influonta ege la aŭstrajn pentristojn de la 18-a jarcento. En la verkaro speguliĝas la rava diverseco de artistaj idoloj kaj modoj de la pentroarto de la 17-a jarcento, antaŭ ĉio la efikoj de Rubens kaj de la romaj kaj veneciaj barokartistoj. Tamen Rottmayr nur inspiritis de ili kreonte el ties modeloj proprajn ideojn.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • ĉ. 1691: Opferung der Iphigenie (Vieno, Malsupra Belvedere-kastelo)
  • 1697: Engelssturz (Tittmoning, kastelokapelo)
  • 1698: Hl. Lukas und hl. Caecilie(Laufen, paroĥa kirko)
  • 1702: Hl. Benno (München, Malnova Pinakoteko)
  • 1706-08: Allegorien nach Motiven der griechischen Mythologie (Vieno, Ĝardenpalaco Liechtenstein)
  • 1708: Heilige Familie (Salzburg, Kajetana preĝejo)
  • 1709: Martyrium der hl. Barbara (Salzburg, Kirko de la Johano-hospitalo)
  • 1717/18: Sieg der Schönbornschen Tugenden über die Laster (Kastelo Pommersfelden - marmora salonego)
  • 1723: Anbetung der Könige (kirko de la Monaĥejo Melk)

Fonto redakti

  • Prange, Peter, "Rottmayr von Rosenbrunn, Johann Michael" ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 147-148 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti