Johann Nicolaus Hanff

Johann Nicolaus (ankaŭ: Nikolaus) Hanff (n. la 25-an de septembro 1663 en Gossel; m. la 25-an de decembro 1711 en Ŝlesvigo [1]) estis Germana orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana orgenskolo

Vivo redakti

Pri la vivo de Hanff nur malmultaj detaloj estas konataj. Li adoleskis en la Turingia loĝloko Wechmar. Konatas, ke li estis muzikinstruisto en Hamburgo kaj tenis plurajn postenojn kiel eklizia muzikisto. Unu el liaj lernantoj estis la tiam sepjara Johann Mattheson, kiu dum kvar jaroj lernis ĉe li kompozicion kaj klavarilon. Ĝis 1696 Hanff estis orgenisto ĉe la kortego de Eutin de la princepiskopo de Lübeck.

Post la morto de la episkopo August Friedrich kaj la malfundado de la kortego en la jaro 1705 Hanff supozeble revenis al Hamburgo, kie al li en 1706 kaj 1711 estis naskitaj du infanoj. La 26-an de aŭgusto 1711 li transprenis la orgenistan postenon ĉe la katedralo de Ŝlesvigo, tamen mortis kelkajn monatojn poste.

Verkoj redakti

  • 7 ĥoraloj por orgeno
    • Ach Gott, vom Himmel sieh darein
    • Auf meinen lieben Gott
    • Ein feste Burg ist unser Gott
    • Erbarm dich mein, o Herre Gott (du versioj)
    • Helft mir Gott’s Güte preisen (Von Gott will ich nicht lassen)
    • Wär Gott nicht mit uns diese Zeit
  • 3 kantatoj

Literaturo redakti

  • M. Roubinet, « Johann Nicolaus Hanff », en: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  1. Lebensdaten aus den Unterlagen des Wechmarer Heimatvereins, siehe auch http://www.wechmar-bach.de